Mi Finfine Reretis

08.07.2007 § 1 komento

Nu, mi finis la transloĝiĝon je la 29a de junio, sed mi ne reretis ĝis hieraŭ. Lasta semajno mi malpakis iom da miaj posedaĵoj, sed mi ankoraŭ havas multajn malpaki. Mi kredas ke la malpakado prenos multajn semajnojn (aŭ eĉ monatojn).

La nova domo estas tre trankvila! Mi volis trankvilan domon, kaj nun mi havas tiele. Mi dormis bone kaj longe ĉiu-nokte ekde mi venis ĉi tien. Kompreneble, mi ankaŭ estis tre laca pro la transloĝiĝo, lasta semajnfino, sed la kvieto tamen estis/as mirinda eĉ nun.

Tiel, kiel mi antaŭdiris, mi reretis nur hieraŭ (kaj tiu estas tial, kial mia lasta afiŝo estis je la 24a de junio – post mia transloĝiĝo, mi ne povis afiŝi novajn mesaĝojn). Mi ne jam trovis mian CEED, kaj mi bezonas ĝin iome tiam, kiam mi skribas esperante. Mi devos pluserĉi por ĝi.

Mi ankaŭ volas diri dankon al ĉiuj de miaj legantoj. Je la 28a, mia blogo havis 542 legantojn! Dum unu tago!  Plejparte mi havas inter 30 kaj 50 legantoj ĉiutage, kaj tial 542 tre bonis. Mi bedaŭras ke mi ne povis afiŝi pliofte inter tiam kaj nun. Sed, nun mi revenis al la reto, la transloĝiĝo estas fina, kaj mi povos afiŝi pliofte pri novaj aĵoj. Kie estas mia CEED…?

§ One Response to Mi Finfine Reretis

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Mi Finfine Reretis at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: