Usono, Usoko… Ne La Samo
16.07.2007 § 2 komentoj
Ho, mi finfine malkovris la kialon ke 542 legantoj venis al mia taglibro je junio 28a. Ne estas ĉar mia taglibro subite estis malkovriĝita de la esperanta mondo. Ne.
La kialo estas pro japana taglibromesaĝo, en kiu la verkisto faris eraron. Li volis afiŝi ligilon al usoko.net, kaj anstataŭe skribis usono.net. Tial, ĉiuj kiuj klakis sur la ligilo en lia taglibro venis al mia taglibro. Mi imagas ke ili estis tre surprizita trovi mian taglibron anstataŭ la paĝo kiun ili volis trovi.
Do, bonvenon al miaj japanaj amikoj! Mi kredas ke plejparte ili ne povas legi ĉi tiun, sed mi sentas ke mi devus ankoraŭ diri ĝin. 🙂 Eĉ hodiaŭ, mi trovas ke kelkaj legantoj ankoraŭ venis de tiu ligilo. Mi esperis ke mia taglibro famiĝis, sed verdire, neveras. 😉
Mi sxatas vian parolan stilon.
Ne, mi ne estas japano.
Dankon, Marcus! Kaj bonvenon al vi ankaŭ (eĉ se vi ne estas japana!). 🙂