Ankoraŭ Maldiligenta

19.08.2007 § Lasi komenton

Ne multan priskribi. Mia ferio finiĝis, kaj mi revenis al mia oficejo kaj laboris, la lastaj kelkaj semajnoj. Kvankam, estas malmultan fari ĉe mia oficejo. Sekva semajno estos pli fari, pri kiu mi feliĉas.

Mia ferio estis bona, sed tro mallonga. Mi volis malpaki miajn aĵojn, sed mi faris nur iomete. Mi ankoraŭ havas multajn aĵojn en skatolojn. Oni povus diri ke tiuj aĵoj eble ne gravas, ĉar se ili estas ankoraŭ en skatoloj, eble mi ne bezonas ilin. Jes, verdire, mi ankaŭ kredas tiun. Mi volas preni multajn aĵojn al “Goodwill” (usona almozfondaĵo), sed, por fari tiun, mi devos malpaki ilin!

Dum mia ferio, mi vizitis mian patron. Mi ne vidis lin ekde lasta jaro. Estas grava ke mi vizitos lin pliofte, ĉar li havas 93 jarojn, kaj eble li ne havas multajn plu. Kvankam, li estas tre sana, kaj ne aspektas tiel, kiel iu kiu havas tiom da jaroj. Li anstataŭe aspektas tiel, kiel iu kiu havas eble 70 jarojn. Estis bona vizito, kaj ni veturis ĉirkaŭ mian hejmurbon kaj vidis la novajn aferojn tie. Mi ne vizitis mian hejmurbon ekde kelkaj jaroj, tial estis kelkaj novaj aferoj (ekzemple, Guglo malfermis servilbienon – angle “server farm” – tie).

Sekva monato, mi estos lernanta esperanton dum du jaroj! Mi kredas ke mi estas nun plibona ol lasta jaro, sed mi ankoraŭ faras erarojn. Mi ankoraŭ opinias ke esperanto estas la plifacila lingvo en la tuta mondo, kaj mi deziras pli homojn lernus ĝin!

Maldiligenta

06.08.2007 § Lasi komenton

Verŝajne, mi estis tre maldiligenta. Mia lasta afiŝo estis la 16a de julio, kaj hodiaŭ estas la 6a de aŭgusto. Tre malbona.

Sed, la kialo estas simpla – mia domo ne havas klimatizilon, la vetero dum la lasta monato estis tre varma, kaj la ĉambro en kiu estas mia komputilo estis preskaŭ 1000°! F aŭ C, ne diferencas. Okej, eble ne tiom, sed ankoraŭ tro varma esti komforta. Tial, mi ne komputilis ofte aŭ longe dum la lastaj kelkaj semajnoj.

Nun, tamen, la Portlanda areo estas la plej malvarmeta en Usono! La plejparto de la lando estas 90° (F) (aŭ pli), sed ni havas nur 70° – 80°. Hodiaŭ estis nuba kaj malvarmeta (nur 73°) – mi tre, tre ŝatis la hodiaŭan veteron. Kaj finfine mi povas komputili kaj afiŝi novan taglibran mesaĝon.

Ĉi tiu semajno mi ferios. Mi elektis ĉi tiun semajnon esti mia ferio ĉar mi devos malpaki miajn aĵojn, kiuj estas ankoraŭ en skatoloj. Mi vidis ke la vetero estos malvarmeta, kaj mi sciis ke ĉi tiu semajno estus perfekta por malpakado. Ankaŭ, mi volas viziti mian patron, kiun mi ne vidis ekde lasta jaro. Do, morgaŭ kaj merkredo mi malpakos, kaj ĵaŭdo mi veturos al mia hejmurbo por vidi mian patron. Mia hejmurbo ne estas malproksima – du hora veturo, eble.

Lasta vendredo mi aĉetis novan komputilon. Estos nova versio de mia ŝatata muzika programo en oktobro, sed malkiel antaŭe, ĝi eldoniĝos nur je DVD. Mia malnova komputilo ne havas DVD legilon, kaj ankaŭ estas tro malrapida por la nova programo. Tial, mi devis aĉeti la novan. Sed, kvankam mi ŝatas la novan komputilon – estas problemoj. La malnova sonkarto (de la malnova komputilo) ne funkcias kun la nova versio de Vindozo. Mi bezonas sonkarton kun MIDI konektejo, kaj plejaj komputilaj sonkartoj ne havas MIDI konektejojn. Mia malnova sonkarto havas, sed nun faras ne diferenco ĉar ĝi ne funkcias kun la nova komputilo. Stulta “Vista” (la nomo de la nova Vindozo). Efektive, mi ŝatas Vista, sed mi ne ŝatas ke mi devos solvi la problemon de la sonkarto tiam, kiam mia sonkarto funkciis bone kun Vindozo XP.

Okej, ĉi tiu mesaĝo estas nune sufiĉa. Mi provos pliofte skribi.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Aŭgusto, 2007 at Usono.