Maldiligenta

06.08.2007 § Komenti

Verŝajne, mi estis tre maldiligenta. Mia lasta afiŝo estis la 16a de julio, kaj hodiaŭ estas la 6a de aŭgusto. Tre malbona.

Sed, la kialo estas simpla – mia domo ne havas klimatizilon, la vetero dum la lasta monato estis tre varma, kaj la ĉambro en kiu estas mia komputilo estis preskaŭ 1000°! F aŭ C, ne diferencas. Okej, eble ne tiom, sed ankoraŭ tro varma esti komforta. Tial, mi ne komputilis ofte aŭ longe dum la lastaj kelkaj semajnoj.

Nun, tamen, la Portlanda areo estas la plej malvarmeta en Usono! La plejparto de la lando estas 90° (F) (aŭ pli), sed ni havas nur 70° – 80°. Hodiaŭ estis nuba kaj malvarmeta (nur 73°) – mi tre, tre ŝatis la hodiaŭan veteron. Kaj finfine mi povas komputili kaj afiŝi novan taglibran mesaĝon.

Ĉi tiu semajno mi ferios. Mi elektis ĉi tiun semajnon esti mia ferio ĉar mi devos malpaki miajn aĵojn, kiuj estas ankoraŭ en skatoloj. Mi vidis ke la vetero estos malvarmeta, kaj mi sciis ke ĉi tiu semajno estus perfekta por malpakado. Ankaŭ, mi volas viziti mian patron, kiun mi ne vidis ekde lasta jaro. Do, morgaŭ kaj merkredo mi malpakos, kaj ĵaŭdo mi veturos al mia hejmurbo por vidi mian patron. Mia hejmurbo ne estas malproksima – du hora veturo, eble.

Lasta vendredo mi aĉetis novan komputilon. Estos nova versio de mia ŝatata muzika programo en oktobro, sed malkiel antaŭe, ĝi eldoniĝos nur je DVD. Mia malnova komputilo ne havas DVD legilon, kaj ankaŭ estas tro malrapida por la nova programo. Tial, mi devis aĉeti la novan. Sed, kvankam mi ŝatas la novan komputilon – estas problemoj. La malnova sonkarto (de la malnova komputilo) ne funkcias kun la nova versio de Vindozo. Mi bezonas sonkarton kun MIDI konektejo, kaj plejaj komputilaj sonkartoj ne havas MIDI konektejojn. Mia malnova sonkarto havas, sed nun faras ne diferenco ĉar ĝi ne funkcias kun la nova komputilo. Stulta “Vista” (la nomo de la nova Vindozo). Efektive, mi ŝatas Vista, sed mi ne ŝatas ke mi devos solvi la problemon de la sonkarto tiam, kiam mia sonkarto funkciis bone kun Vindozo XP.

Okej, ĉi tiu mesaĝo estas nune sufiĉa. Mi provos pliofte skribi.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Maldiligenta at Usono.

meta