Novaj Sintezatoroj
30.09.2007 § Komenti
Nu, la lasta semajno mi ludis multe kun mia nova muzikprogramo, Reason.
Mi unue aĉetis Reason tiam, kiam ĝi estis versio 2.0. Antaŭ tiam, mi havis kelkajn hardvarajn sintezatorojn, sed ili estis malfacilaj kunlabori. Ili sonis belan, sed estis tro malfacila kunregistri. Tiam, kiam mi trovis Reason, ĉar ĝi estas softvaro, muzika registro tre faciliĝis subite. Reason 2.0 ne sonis tiel belan kiel miajn hardvarajn sintezatorojn, sed ĉar ĝi estis tiel facila, mi preferis uzi ĝin pli ol la aliaj.
La sekva jaro, la Propellerhead-oj eldonis al ni version 2.5. Tiu eldonaĵo ne estis ripari problemojn, sed anstataŭe donis al ni pli muzikiloj. Senpaga! (Post la eldono de versio 3.0, multaj uzantoj anticipis senpaga 3.5 – sed ne, tiu ne okazis).
Nun, la programo estas versio 4.0. Tiam, kiam ili eldonis versio 3.0, ili reverkis la tutan sonsistemon, kaj finfine la programo sonis (preskaŭ) tiel bonan kiel miajn hardvarajn sintezatorojn. Tiel, kiel mi antaŭskribis, la nova versio enhavas multajn novajn muzikilojn. La lasta semajno, mi esploris ilin.
Ĝis nun, mi ne verkis novan pecon kun la nova versio – mi ĵus ludis. Mi anticipas ke mi verkos novan pecon baldaŭ, ĉar la vetero nun estas pluva kaj malvarmeta, kaj mi havos multan tempon verki endome.
Reason Alvenis
23.09.2007 § 2 komentoj
Kvankam la oficiala eldontago estos la 26a, hieraŭ mi legis ĉe la retafiŝtabulo de la Propellerhead-oj ke iuj homoj jam aĉetis la novan version de Reason ĉe Guitar Center (Gitara Centro – usona vendejo de muzikaj instrumentoj). Estas Guitar Center nur kvin minuta veturo de mia domo, tial mi telfonis ilin kaj trovis ke, jes, ili havis la novan programon vendota. Ili diris ke multaj homoj jam aĉetis ĝin ekde nur vendreda nokto (tiam, kiam ili unue ricevis ĝin), kaj ke ili ne nun havas iun ajn, sed la Guitar Center ĉe Clackamas faras (Clackamas estas urbo kiu estas eble 30 minuta veturo de mia domo).
Mi telefonis la Clackamas vendejon kaj petis ilin se ili flankenmetus unu por mi. Ili jesis.
Mia kato Ted havas longan pelton, kiu evoluas nodojn. Unu tago el ĉiu jaro, mi devas preni lin al la bestgrumisto. Mi faris rendevuon kun la bestgrumisto por hieraŭ, tial unue mi devis preni Ted tie, kaj nur poste veturis al Clackamas kaj finfine aĉetis la programon. Ted ne ŝatis la grumistan veturon, kaj laŭte miaŭis la tuta fojo. Mi, tamen, ŝatis la Clackamas veturon, ĉar mi volegis la novan Reason.
Tiam, kiam mi revenis al mia domo, mi ludis kun la programo por multaj horoj. Estas tre bona! Ĝi enhavas novan sintezatoron (nomiĝas Thor), novan sekvencigilon, kaj novan arpeĝigilon. Ankaŭ multaj aliaj aferoj, sed tiuj estas la ĉefaj.
Tiam, la bestgrumisto telefonis kaj diris ke Ted estis preta. Mi iris kaj alportis lin hejmen (li ne miaŭis tiam – mi opiniis ke li estis tro laca post la timeco de la tago). Li aspektas tre amuza – tiel, kiel Doktoro Suess karikaturo. Lia fratino Anna ne konas lin, kaj ĉiu fojo ŝi vidas lin, ŝi faras ŝŝŝ sonojn.
Somero Ekfiniĝas
01.09.2007 § 3 komentoj
Kvankam la vetero ankoraŭ estas varma, mi sentas ke la somero ekfiniĝas. La ĉielo mallumiĝas pli frue ĉiu-nokte, kaj matene la temperaturo estas malalta ol la antaŭtago. La aŭtuna sento enaeras. La arbfolioj ankoraŭ verdas, sed baldaŭ ili estos surteraj. Lasta jaro mi havis domon kun gazono kaj multaj arboj, kaj mi bezonis rasti la falintajn arbfoliojn. Sed, ĉi-jare… mi ne plu havas arbojn! Kaj, anstataŭ gazono, mi nur havas korton. La rastado de arbfolioj ne plaĉas al mi, kaj mi feliĉas ke ĉi-jare mi ne bezonos fari tiel.
Tiel, kiel mi antaŭskribis, en frua aŭgusto mi aĉetis novan komputilon, kiu enhavas “Majkrosofta Visto”. Mi aĉetis ĝin por ke mi povos aĉeti la novan programon “Propellerheads Reason” tiam, kiam ĝi eldoniĝos. Ekde tiam, mi malkovris ke la programo aĉetebliĝos je septembro 26a. Mi aŭdis multtempe ke Visto ne estas preta por muzikprogramoj, kaj ke multaj homoj spertis problemojn kun ĝi. Sed, mi havas la aktualan version de Reason, kaj ĝi funkcias tre bone kun Visto; vere plibone ol kun mia lasta komputilo. Visto ne ĝenis min dum aŭgusto, kaj mi ankaŭ scias ke Propellerheads faris la novan Reason funkcii bone kun Visto. Tial, mi ne ĉagrenas pri la kombinaĵo de la nova Reason kaj mia nova komputilo.
Kvankam mi havas novan komputilon, mi ankoraŭ preferas uzi mian malnovan linuksan komputilon por ĉiutagaj taskoj. La nova komputilo funkcias tre rapide ol la linuksa, sed… mi ŝatas linukson pli ol vindozo. Sed… mi ne ŝatas havi du komputilojn sur mia komputila tablo. Mi volas uzadi linukson, sed mi ankaŭ volas forigi la malnovan komputilon. Tial, mi provis uzi linukson en mia nova komputilo kun virtuala maŝino. Ĝi funkcias, sed la virtuala maŝino ne donas al mi plenekranon. Mi opinias ke la kialo estas ĉar mia ekrano estas tre nova, kaj linukso ne jam havas la necesan softvaron por tre novaj ekranoj. Mi atendos la sekvan version de mia favorata linuksa versio, kaj esperas ke ĝi enhavos la ĝustan ekranan softvaron.