Somero Ekfiniĝas

01.09.2007 § 3 komentoj

Kvankam la vetero ankoraŭ estas varma, mi sentas ke la somero ekfiniĝas. La ĉielo mallumiĝas pli frue ĉiu-nokte, kaj matene la temperaturo estas malalta ol la antaŭtago. La aŭtuna sento enaeras. La arbfolioj ankoraŭ verdas, sed baldaŭ ili estos surteraj. Lasta jaro mi havis domon kun gazono kaj multaj arboj, kaj mi bezonis rasti la falintajn arbfoliojn. Sed, ĉi-jare… mi ne plu havas arbojn! Kaj, anstataŭ gazono, mi nur havas korton. La rastado de arbfolioj ne plaĉas al mi, kaj mi feliĉas ke ĉi-jare mi ne bezonos fari tiel.

Tiel, kiel mi antaŭskribis, en frua aŭgusto mi aĉetis novan komputilon, kiu enhavas “Majkrosofta Visto”. Mi aĉetis ĝin por ke mi povos aĉeti la novan programon “Propellerheads Reason” tiam, kiam ĝi eldoniĝos. Ekde tiam, mi malkovris ke la programo aĉetebliĝos je septembro 26a. Mi aŭdis multtempe ke Visto ne estas preta por muzikprogramoj, kaj ke multaj homoj spertis problemojn kun ĝi. Sed, mi havas la aktualan version de Reason, kaj ĝi funkcias tre bone kun Visto; vere plibone ol kun mia lasta komputilo. Visto ne ĝenis min dum aŭgusto, kaj mi ankaŭ scias ke Propellerheads faris la novan Reason funkcii bone kun Visto. Tial, mi ne ĉagrenas pri la kombinaĵo de la nova Reason kaj mia nova komputilo.

Kvankam mi havas novan komputilon, mi ankoraŭ preferas uzi mian malnovan linuksan komputilon por ĉiutagaj taskoj. La nova komputilo funkcias tre rapide ol la linuksa, sed… mi ŝatas linukson pli ol vindozo. Sed… mi ne ŝatas havi du komputilojn sur mia komputila tablo. Mi volas uzadi linukson, sed mi ankaŭ volas forigi la malnovan komputilon. Tial, mi provis uzi linukson en mia nova komputilo kun virtuala maŝino. Ĝi funkcias, sed la virtuala maŝino ne donas al mi plenekranon. Mi opinias ke la kialo estas ĉar mia ekrano estas tre nova, kaj linukso ne jam havas la necesan softvaron por tre novaj ekranoj. Mi atendos la sekvan version de mia favorata linuksa versio, kaj esperas ke ĝi enhavos la ĝustan ekranan softvaron.

Advertisements

§ 3 Responses to Somero Ekfiniĝas

  • Marko Traviko diras:

    Ĉu mi poŝte sendu al vi skatolon da folioj?

  • Becxjo diras:

    Mi ankau havas similan problemon kun mia nova tabuleta komputilo kaj linukso. Linukso ne havas la plej novajn softvarojn por funkciigi cxiujn el gxiajn partojn. Kiu familio de Linukso estas via favorata kaj uzata linukso. Mi uzas Ubuntu cxar mi estas audinta (kaj leginta) multajn bonajxojn pri gxi.

  • Skatĉjo diras:

    Mi ŝatas KDE pli ol GNOME, tial mi preferas tiujn linuksajn versiojn kiuj havas KDE. Mi uzis Kubuntu-n por longa tempo, sed “Simply MEPIS” estas mia favorata (plejparte ĉar ĝi ankaŭ enhavas Beryl kaj Emerald, kiujn Kubuntu ne havas). Jes, oni povas instali ilin en Kubuntu, sed mi preferas ke ili estas jam instalintaj por ke mi ne bezonas fari iun ajn.

    Aktuale, mi uzas nur Visto – mia nova komputilo estas multe pli rapida ol mia malnova linuksa komputilo.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Somero Ekfiniĝas at Usono.

meta