Reason Alvenis

23.09.2007 § 2 komentoj

Kvankam la oficiala eldontago estos la 26a, hieraŭ mi legis ĉe la retafiŝtabulo de la Propellerhead-oj ke iuj homoj jam aĉetis la novan version de Reason ĉe Guitar Center (Gitara Centro – usona vendejo de muzikaj instrumentoj). Estas Guitar Center nur kvin minuta veturo de mia domo, tial mi telfonis ilin kaj trovis ke, jes, ili havis la novan programon vendota. Ili diris ke multaj homoj jam aĉetis ĝin ekde nur vendreda nokto (tiam, kiam ili unue ricevis ĝin), kaj ke ili ne nun havas iun ajn, sed la Guitar Center ĉe Clackamas faras (Clackamas estas urbo kiu estas eble 30 minuta veturo de mia domo).

Mi telefonis la Clackamas vendejon kaj petis ilin se ili flankenmetus unu por mi. Ili jesis.

Mia kato Ted havas longan pelton, kiu evoluas nodojn. Unu tago el ĉiu jaro, mi devas preni lin al la bestgrumisto. Mi faris rendevuon kun la bestgrumisto por hieraŭ, tial unue mi devis preni Ted tie, kaj nur poste veturis al Clackamas kaj finfine aĉetis la programon. Ted ne ŝatis la grumistan veturon, kaj laŭte miaŭis la tuta fojo. Mi, tamen, ŝatis la Clackamas veturon, ĉar mi volegis la novan Reason.

Tiam, kiam mi revenis al mia domo, mi ludis kun la programo por multaj horoj. Estas tre bona! Ĝi enhavas novan sintezatoron (nomiĝas Thor), novan sekvencigilon, kaj novan arpeĝigilon. Ankaŭ multaj aliaj aferoj, sed tiuj estas la ĉefaj.

Tiam, la bestgrumisto telefonis kaj diris ke Ted estis preta. Mi iris kaj alportis lin hejmen (li ne miaŭis tiam – mi opiniis ke li estis tro laca post la timeco de la tago). Li aspektas tre amuza – tiel, kiel Doktoro Suess karikaturo. Lia fratino Anna ne konas lin, kaj ĉiu fojo ŝi vidas lin, ŝi faras ŝŝŝ sonojn.

§ 2 Responses to Reason Alvenis

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Reason Alvenis at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: