Ipernity

24.10.2007 § Komenti

Mi legis multe da artikoloj kaj taglibreroj interrete pri la nova retservo Ipernity. Ili ĵus aldonis esperantlingvan fasadon, kaj multe da esperantistoj jam aliĝis kaj skribis pri ĝi. Do, mi mem finfine iris tie kaj vidis la servon, kaj ĝi ankaŭ plaĉas al mi, tial mi ankaŭ aliĝis.

La servo estas iomete kiel “MySpace” aŭ “Flickr”, kaj, kiel tiuj servoj, estas plejparte retloko por meti kaj distribui dosierojn. Muzikoj, bildoj, ktp.

Mi ne scias kion mi faros kun ĝi, ĉar mi jam havas multe da lokojn meti dosierojn surrete. Mi ne vere estas fotisto (nur iomete), tial mi probable ne metos bildojn tie. Sed, mi estas amatora muzikisto, kaj mi havas multe da muzikdosieroj, tial mi metis ilin tie. Mi jam havas tiujn pecojn aliloke, sed ne doloras meti ilin ĉe Ipernity ankaŭ.

Unu el la ĉefaj kialoj ke mi aliĝis al Ipernity estas subteni la aldonadon de la esperantlingva fasado. Kvankam mi ne vere bezonas la servon, mi volas helpi montri ke esperanto estas bona kaj utila lingvo. Se iu servo aldonus esperantlingvan fasadon, kaj neniu ŝajnas voli ĝin… kion dirus tio al la mondo pri esperanto?

Aŭtuno Alvenas Arde

17.10.2007 § 1 komento

La vetero malvarmiĝis, la nuboj venis kaj alportis pluvon, kaj somero finfine manflirtis adiaŭe.

Aktuale, pluvo kaj pli da pluvo (pluvas eĉ nun, dum mi tajpas ĉi tiun). Lasta dimanĉo estis bona, sed lundon pluvis multe. Kaj hieraŭ, kaj hodiaŭ. La veterprognozo estas ke pluvados dum la venontaj dek tagoj. Mi ŝatas la aŭtunon. Sed, mi ankaŭ ŝatas la sunon! La pluvo povas veni kun vintro.

Dimanĉon, mi ankaŭ havis malvarmumon. Sabata nokto, mi eksentis malbona, kaj dimanĉon mi estis tre malsana. Mi restis hejme lundon, kvankam mi sentis plibona ol la antaŭtago. Kaj mardon, mi sentis tutsana, kaj reiris al mia oficejo. Se mi devas esti malsana, tiam du tagoj ne estas tro malbonaj.

Abomenado

06.10.2007 § 2 komentoj

Je oktobro 3a, Beĉjo skribis pri la diraĵo de Buŝ konsilanto Debra Cagan, kiu diris ke ŝi abomenas ĉiujn irananojn. Li skribis ke ŝia diraĵo ŝokis lin.

Jes. Li rajtis esti ŝokita. Mi estas ankaŭ.

Mi ne legis la novaĵrakonton pri la diraĵo de Cagan, sed mi ne malfacile kredas ke Beĉjo skribis ĝuste. Nenion kion la Buŝ administracio faras surprizas min. Torturo, enlanda spionado, sekretaj malliberejoj, ktp. Kaj nun, la deklaro de ano de la administracio ke ĉiuj anoj de alia nacio abomeniĝas. Denove, la agoj de mia registaro hontigas min.

Cagan abomenas, eble Buŝ abomenas, sed la plejparto de usonanoj ne abomenas iun ajn. Usono estas nacio de enmigrintoj. Mi naskiĝis ĉi tie, sed mia patrino estis de Nederlando. Mi nun konas multajn homojn de aliaj landoj – Ĉinio, Hindio, Nederlando, Rusio, ktp. Kiel povus ni abomeni la tutajn popolojn de aliaj nacioj? Ni estas de la aliaj nacioj! Mi kredas ke la Buŝ administracio forgesas tiun fakton.

Estas pli kaj pli klara ke la sentoj de la Buŝ administracio ne estas la sentoj de la ordinara usonano. En la venonta elektjaro, multaj de ni feliĉos forigi la Buŝ administracion.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Oktobro, 2007 at Usono.