Dankfesto

23.11.2007 § Komenti

Ĉi tie en Usono, hieraŭ estis Dankfesto. Iom da jaroj mi solas, sed ĉi-jare mi kunvenis familie. Mia frato kaj sia koramikino (kiun mi ĉi tie nomos “M”) invitis min al ilia hejmo (unue), baldaŭ poste ni iris al la hejmo de ŝia patrino. Mi ne antaŭsciis, sed mia patro kaj nevino (la filino de mia frato) ankaŭ estis tie. Mi kredas ke mi ne vidis mian nevinon ekde antaŭ eble kvin jaroj – nun ŝi havas dudek jarojn, kaj aspektis tre malsimila ol nia lasta kunventempo. Mia patro planis soli hejme, sed mia nevino konvinkis lin veni anstataŭe. Mi ne vidis mian patron ekde lasta somero, tial mi feliĉis vidi lin denove.

Mi antaŭkonis nek la patrinon de M, nek sian edzon. Ŝia edzo estas plejparte surda, kvankam li povas aŭdi iomete. M diris al mi ke mi ne bezonos laŭte krii al li, ĉar li povas legi lipojn. Kaj li faris. Kelkfoje, kiam mi parolis kun li, li ne “aŭdis” min ĉar li ne vidis min paroli. Ĉiukaze, ambaŭ la patrino kaj sia edzo estis bonaj kaj amikemaj. Ili kuiris la dankfestan tagmanĝon, kaj ĝi estis bongusta (la meleagra farĉo estis trokuiriĝa kaj tial kraketa, sed tio ne gravas).

Post la tagmanĝo, la koramiko de mia nevino alvenis, kaj post mallonga vizito, li kaj ŝi foriris hejmen. La ceteraj vizitis pluete, kaj tiam ni ankaŭ foriris.

Bonis vidi mian familion, kaj konatiĝi kun la familianoj de M (mi kredas ke eble, iu tago, ili iĝos ankaŭ parto de mia etendita familio).

Provizora Dentkrono

17.11.2007 § Komenti

Tiel, kiel mi antaŭskribis, lastan mardon mi iris al la dentisto, kaj ricevis provizoran dentkronon. La dentlaboro daŭris pli longe ol mi anticipis. La dentisto laboris je mia dento dum unu kaj duonaj horoj. Nun mi ne scias se mi preferus ricevi dentkronon aŭ perdi denton. Ambaŭ procedoj malamuzas.

Verdire, mi kredas ke mi ankoraŭ pliete preferus ricevi dentkronon.

Sed, la dentlaboro ne finiĝis. Mia aktuala dentkrono estas nur provizora. Ili ankoraŭ bezonos krei la veran, kaj mi devos reiri denove por ricevi ĝin. Pro la feria sezono, mi ne povas ricevi ĝin ĝis januaro. La provizora dentkrono sentas bona, kaj mi ne povas distingi ke ĝi ne estas mia vera dento. Sed, la dentisto avertas min ke mi devos kunzorgi ĝin, ĉar ĝi ne estas tiel fortika kiel la vera dentkrono. Do, mi devos kunzorgi ĝin dum du monatoj! Mi volas ricevi ĝin pli baldaŭ ol tiam, kaj mi petis ilin se ili dirus al mi se iu nuligas sian rendevuon. Ili jesis, kaj mi esperas ke mi ne bezonos atendi ĝis januaro.

Rompantaj Novaĵoj

11.11.2007 § Komenti

“Rompantaj novaĵoj” estas angla idiomo, kiu ne vere rekte tradukiĝas esperante. Sed, en ĉi tiu kazo, ĝi estas iomete priskriba.

Antaŭ kelkaj tagoj, kun mia lango, mi sentis strangan kreston sur unu el miaj dentoj. Vendreda nokto, mi volis vidi ĝin enspegule, kaj dum mi vidis ĝin, mi pikis ĝin kunfingre. Kaj, kiam mi faris tiel, duono de la dento moviĝis. Mia dento estis rompita! Ĝi ne doloris min iel ajn, kvankam ĝi impresis strange.

Mi telefonis la medicinan centron, kaj ili diris al mi ke mi devos veni morgaŭ (sabato), kaj ke probable, la dento devos eltiriĝi.

Do, sabaton matene, mi iris al la dentisto, kaj ŝi vidis la denton kaj akordis – la dento devos eltiriĝi. Ŝi diris ke kiam dento estas rompita tiel, estas nenio kion oni povas fari sed eltiri ĝin. Mi ne ŝatis aŭdi tion, sed… kion alian povus mi fari?

Ŝi donis al mi multan anestezon, kaj mia vizaĝo (vere, duono de mia kapo) tre sensentiĝis, kaj tiam ŝi ekeltiris.

Tuje, la rompita dentero facile elvenis. Ŝi laboris iamete, kaj tiam diris ke la frakturo estis tre pura. Escepte pro la frakturo, la dento bonis, kaj eble estus ne necese eltiri ĝin. Ŝi laboris iamete plu, kaj diris ke jes, la dento ne bezonus eltiradon. Ĝi nur bezonus dentkronon.

Mi tre ŝatis aŭdi tion! Mi ne volis perdi mian denton, kaj dentkrono pli bonsonis al mi! La dentkrono kostos pli multe ol la eltirado, sed mi preferus perdi monon ol perdi denton. Do, mardon mi ricevos dentkronon, kaj mi povos konservi miajn korperojn.

Trans La Jarmiloj

03.11.2007 § Komenti

Kvankam ŝajnas ke la interreto estas kun ni dum longa tempo, sed, mi kredas ke la plejmulto el ni ne interretis pli ol dek du jaroj antaŭe. Plejparte, ne antaŭ 1995. Iu faris, certe (mi mem inkluzivita), sed la plejmulto ne. Do, laŭ la populara vidpunkto, la interreto havas nur eble dek du jaroj. Se ni ĉiuj ne mortigos nin iele, mi kredas ke la interreto (aŭ io simila al, sed espereble plibona ol, la aktuala interreto – la interretido, eble) estos kun homaro dum la antaŭvidebla estonto. En iu formo aŭ la alia, la informo ene de la aktuala interreto havas bonan ŝancon vivi eterne. Aŭ, se ne eterne, tiam almenaŭ tiel longa kiel homaro travivos kiel teknologia specio.

Kontraŭ eterno, dek du jaroj estas kiel neniom. Eĉ kontraŭ kelkaj jarcentoj, dek du jaroj signifas iometon. Kio diferencas inter la jaroj 1334 kaj 1346? Mi ne scias, kaj mi vetas ke nek vi scias ankaŭ. Post kvin jarcentoj, aŭ unu jarmilo, 1995 kaj 2007 aspektos kiel preskaŭ la sama jaro.

Kun tio enpense (kaj ankaŭ ĉar la aktuala interreto estas ankoraŭ tiom primitiva), mi kredas ke oni dirus ke ni estas ankoraŭ ene de la naskiĝtempo de la interreto.

Kompreneble, post duona da – aŭ unu – jarmilo, la pli fruaj enhavoj interesos la arkeologiistojn de la diĝitaj enhavoj de la naskiĝtempo de la interreto. Probable, la unuaj dek aŭ dudek jaroj de la interreto pli interesos ilin.

Nun, ene de la aktuala interreto de 2007, la angla ĉieas. Ne estas multe da esperantaj paĝoj, tamen. Ĉiu esperanta paĝo estas pli granda procento el ĉiuj esperantaj paĝoj ol iu angla paĝo estas el ĉiuj anglaj paĝoj. Tial, kaj ankaŭ ĉar, kompreneble, ĉiuj de post jarmilo parolos esperante, la esperantlingvaj paĝoj de la nuntempo iamos tre gravaj, famaj, kaj legiĝos ĉie.

Tiele, ni (ĉi tiame, mi) havas la povon skribi gravajn aferojn esti legitaj de miliardoj da homoj, trans jarmiloj. Kaj kion skribas mi, plejparte? Mi kredas ke ĝi estos granda legantaro…

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Novembro, 2007 at Usono.