Dankfesto
23.11.2007 § Komenti
Ĉi tie en Usono, hieraŭ estis Dankfesto. Iom da jaroj mi solas, sed ĉi-jare mi kunvenis familie. Mia frato kaj sia koramikino (kiun mi ĉi tie nomos “M”) invitis min al ilia hejmo (unue), baldaŭ poste ni iris al la hejmo de ŝia patrino. Mi ne antaŭsciis, sed mia patro kaj nevino (la filino de mia frato) ankaŭ estis tie. Mi kredas ke mi ne vidis mian nevinon ekde antaŭ eble kvin jaroj – nun ŝi havas dudek jarojn, kaj aspektis tre malsimila ol nia lasta kunventempo. Mia patro planis soli hejme, sed mia nevino konvinkis lin veni anstataŭe. Mi ne vidis mian patron ekde lasta somero, tial mi feliĉis vidi lin denove.
Mi antaŭkonis nek la patrinon de M, nek sian edzon. Ŝia edzo estas plejparte surda, kvankam li povas aŭdi iomete. M diris al mi ke mi ne bezonos laŭte krii al li, ĉar li povas legi lipojn. Kaj li faris. Kelkfoje, kiam mi parolis kun li, li ne “aŭdis” min ĉar li ne vidis min paroli. Ĉiukaze, ambaŭ la patrino kaj sia edzo estis bonaj kaj amikemaj. Ili kuiris la dankfestan tagmanĝon, kaj ĝi estis bongusta (la meleagra farĉo estis trokuiriĝa kaj tial kraketa, sed tio ne gravas).
Post la tagmanĝo, la koramiko de mia nevino alvenis, kaj post mallonga vizito, li kaj ŝi foriris hejmen. La ceteraj vizitis pluete, kaj tiam ni ankaŭ foriris.
Bonis vidi mian familion, kaj konatiĝi kun la familianoj de M (mi kredas ke eble, iu tago, ili iĝos ankaŭ parto de mia etendita familio).
Respondi