Feliĉan Novjaron!

31.12.2007 § Komenti

Mi deziras al ĉiuj miaj legantoj Feliĉan Novjaron!

2007 estis pli aŭ malpli bonjaro. Mi vendis mian domon, kaj aĉetis novan kaj transloĝiĝis al nova urbo. Mi daŭris labori ĉe mia kompanio (en mia industrio, ni neniam certas ke ni havos laboron ĉiujare). Mia sano estis ĝenerale bona (mi rompis denton, sed ne estis grava). Kaj nun mi ĝuas dusemajnan ferion.

Mi volis verki pli muzikon ĉi-jare, sed verkis nur unu pecon. Vere, mi havas kelkajn, kiuj estas preskaŭ finita, sed mi kredas ke mi ne finos ilin hodiaŭ. Tial, ili estos 2008-pecoj.

Mi plibonigis mian esperanton ege dum 2007, kaj tio estis ankaŭ bona. Mi ankoraŭ ne partoprenis en klubo aŭ kongreso (ne estas kluboj ĉi tie, kaj mi ne volas veturi al aliaj landoj ĵus partopreni en kongreso). Iutage, se kongreso venos proksime (en Usono? Mi miros).

Do, nun ni manflirtas adiaŭe al 2007, kaj bonvenigas 2008! Mi esperas ke ĝi estos bonjaro por ĉiuj miaj legantoj (kaj kompreneble ankaŭ ĉiuj aliaj).

Kristnasko

27.12.2007 § Komenti

Ĉar mi ferias, mi havas pli tempon skribi ĉi tie. Iom da monatoj mi nur skribas unu aŭ du afiŝojn, sed nun mi skribas kelkajn dum nur unu semajno!

Mi fine aŭdis de mia frato. Li (aŭ, vere, ili) ne invitis min ie ajn. Mi nur ricevis retpoŝton kiu diris “Merry Christmas”, kaj tio estas ĉio. Pfft.

Kristnaskmatene, neĝis multe, tial ni ricevis “Blankan Kristnaskon”, kiu estis bona. Sed, mia aŭto ne bone funkcias en neĝo – kaj mi volis iri al la domo de mia amikino de mia oficejo por kristnaskmanĝo. Mi preskaŭ telefonis ŝin diri al ŝi ke mi ne povos veni. Sed, mi decidis atendi, kaj posttagmeze la neĝo haltis kaj la stratoj estis senneĝaj. Tial, mi iris.

Mi feliĉas ke mi atendis, ĉar la festo estis tre amuza. La manĝo tre bongustis, kaj la vizito estis bona. Mi konatiĝis kun amikoj de la edzo de mia amikino, kiuj vizitis de Alasko. Mi ne konis ilin antaŭe, kaj ili estis bonhomoj. Kvankam, tiam, kiam mi alvenis, la neĝo komencis denove, tre forte, kaj mi timis ke mia veturo hejmen malfaciliĝus. Sed, ne veris.

Mia kristnasko bonis, kaj mi esperas ke via (miaj legantoj) kristnasko bonis ankaŭ!

Kristnaskaj Planoj

24.12.2007 § Komenti

Mi neniam aŭdis de mia frato (kiu iomete surprizas min), tial mi akceptis la inviton de mia amikino de mia oficejo veni al ŝia domo por kristnaska tagmanĝo. Ŝi ankaŭ invitis multajn aliajn geamikojn (iuj, kiujn mi ne konas, sed ankaŭ aliaj, kiujn mi faras). La afero devus esti amuza kaj bona.

Hodiaŭ, alia amiko de mia oficejo invitis min akompani sin kaj sian koramikinon al tagmanĝo. Ni iris al “Swagat”, hindia restoracio. Ni iris tie kristnaskvesperon aŭ lasta jaro aŭ la jaro antaŭe (mi ne povas memori kiun). La lasta tempo, lia patrino (kiun mi ankaŭ konas de preĝejo) ankaŭ venis. Ĉi-tempe, ŝi planis veni, sed sentis iomete malsana, tial ŝi ne ĉeestis. Kvankam (kaj eble ankaŭ ĉar) hindia manĝo ne estas kutime “kristnaskeca” (almenaŭ en Usono), la restoracio estis tre malokupata, kaj la manĝo gustis tre bona!

Mi opinias ke estas bone por hindia manĝo iĝi nova kristnaskvespera tradicio. Dufoje sufiĉas tradiciĝi!

Dusemajna Ferio

22.12.2007 § Komenti

Tiel, kiel estas por mi kutime, mi nun komencas mian jarfinan dusemajnan ferion. Mia kompanio donas al ni preskaŭ kvin semajnojn de feriotempo (vere, 24 tagoj) ĉiujare. Mi prenas du semajnojn somere, kaj du semajnojn vintre. La ceteraj kvar tagoj mi uzas se mi malsaniĝas aŭ bezonas resti hejme por ia kialo dum la jaro.

Tiel, kiel estas ankaŭ kutime, mi ne havas planojn. Mi nur volas ripozi. Mia amiko de la San Francisco areo vizitas sian familion en The Dalles (la urbo en kiu mi kaj li kreskiĝis), kaj mi probable vizitos ilin. The Dalles estas nur du hora veturo de ĉi tie.

Mi certe ne volas iri al la vendejoj ĝis post Kristnasko. Ĉi-semajnfino estos freneza ĉe la vendejoj.

Kvankam mi anticipas ĝin, mi ne jam ricevis inviton de mia frato kaj sia koramikino por Kristnasktago, kaj ne scias kion ili planas. Se ili havas aliajn planojn, eble mi ne ricevos inviton. Estus okej, ĉar mi havas inviton de amikino de mia oficejo. Mi diris al ŝi ke mi ne promesas ke mi venos (ĉar mi eble ricevos inviton de mia familio, kaj mi devas ĉiam akcepti familiajn invitojn).

Mia Nova Najbaro Alvenis

11.12.2007 § Komenti

Sed… mi ne vidis ŝin. Kvazaŭ mi antaŭskribis ke estas kutime ke domaĉetantoj enloĝiĝas dum la samtago kiu la domvendantoj elloĝiĝas, tiukaze malpravas. Mia nova najbaro ankoraŭ ne enloĝiĝis.

Ĉi-nokte, baldaŭ post la sunsubiro, mi vidis ŝarĝaŭton en ŝia enveturejo, kaj lumo en ŝia fenestro. Sed, post eble unu horo, la domo estis malluma denove. Mi opinias ke ŝi nur vizitis sian novan domon, kaj probable enloĝiĝos baldaŭ. Sed mi ankoraŭ ne vidis ŝin. Juna aŭ maljuna, bela aŭ malbela, bona aŭ malbona – mi ankoraŭ ne scias.

Nova Najbaro

08.12.2007 § Komenti

Mi ne skribis ĉi tie dum kelkaj semajnoj. Plejparte, mi estis tro okupita preni iun ajn tempon skribi. Sed, hodiaŭ mi finfine havas la tempon.

La 29a de novembro estis mia naskiĝtago, kaj nun mi havas 46 jarojn. Mia naskiĝtago estis, kiel estas kutime, tre trankvila. Mi ne festis ĝin, kaj preskaŭ forgesis la daton.

Ĉe mia oficejo, ni laboras je nova projekto, sed ĝi ne estas jam aprobita. Plejparte, ni nur planas la detalojn de la projekto, sed ne povas fari ion ajn escepte skribi la planon. Tro multe da planado enuigas min, ĉar la projekto eble neniam aprobiĝos, kaj tiam ni malŝparintus nian tempon. Tial, mi opinias ke ni ne devus plani ion ajn kun tro multe da detaloj – la plano de la projekto devus simpli. Unu el miaj kunlaborantoj volas plani ĉion en la projekto nun, antaŭ ĝia aprobo. Mi ne akordas.

Hodiaŭ, miaj najbaroj elloĝiĝos, kaj mi ricevos novan najbaron. Nek mi nek eĉ ili (miaj malnovaj najbaroj) konas la novan najbaron. En Usono, estas kutime ke la domvendantoj kaj la domaĉetantoj ne renkontas sin reciproke (ŝajnas strange, sed la domvendistoj preferas ĝin tiele). Ĉi-morgaŭ mi parolis kun mia malnova najbarino, kaj ŝi diris ke la nova najbaro estas fraŭlino, sed tio estas ĉio kion ŝi scias.

Mi ne scias kiam la nova najbaro enloĝiĝos, sed mi anticipas ke ĝi estos pli malfrue hodiaŭ. Estas ankaŭ kutime en Usono ke domaĉetantoj enloĝiĝas la samtago kiam la domvendantoj elloĝiĝas. Ne necesas, kompreneble, sed ofte okazas.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Decembro, 2007 at Usono.