Nova Najbaro
08.12.2007 § Komenti
Mi ne skribis ĉi tie dum kelkaj semajnoj. Plejparte, mi estis tro okupita preni iun ajn tempon skribi. Sed, hodiaŭ mi finfine havas la tempon.
La 29a de novembro estis mia naskiĝtago, kaj nun mi havas 46 jarojn. Mia naskiĝtago estis, kiel estas kutime, tre trankvila. Mi ne festis ĝin, kaj preskaŭ forgesis la daton.
Ĉe mia oficejo, ni laboras je nova projekto, sed ĝi ne estas jam aprobita. Plejparte, ni nur planas la detalojn de la projekto, sed ne povas fari ion ajn escepte skribi la planon. Tro multe da planado enuigas min, ĉar la projekto eble neniam aprobiĝos, kaj tiam ni malŝparintus nian tempon. Tial, mi opinias ke ni ne devus plani ion ajn kun tro multe da detaloj – la plano de la projekto devus simpli. Unu el miaj kunlaborantoj volas plani ĉion en la projekto nun, antaŭ ĝia aprobo. Mi ne akordas.
Hodiaŭ, miaj najbaroj elloĝiĝos, kaj mi ricevos novan najbaron. Nek mi nek eĉ ili (miaj malnovaj najbaroj) konas la novan najbaron. En Usono, estas kutime ke la domvendantoj kaj la domaĉetantoj ne renkontas sin reciproke (ŝajnas strange, sed la domvendistoj preferas ĝin tiele). Ĉi-morgaŭ mi parolis kun mia malnova najbarino, kaj ŝi diris ke la nova najbaro estas fraŭlino, sed tio estas ĉio kion ŝi scias.
Mi ne scias kiam la nova najbaro enloĝiĝos, sed mi anticipas ke ĝi estos pli malfrue hodiaŭ. Estas ankaŭ kutime en Usono ke domaĉetantoj enloĝiĝas la samtago kiam la domvendantoj elloĝiĝas. Ne necesas, kompreneble, sed ofte okazas.
Respondi