Dusemajna Ferio
22.12.2007 § Komenti
Tiel, kiel estas por mi kutime, mi nun komencas mian jarfinan dusemajnan ferion. Mia kompanio donas al ni preskaŭ kvin semajnojn de feriotempo (vere, 24 tagoj) ĉiujare. Mi prenas du semajnojn somere, kaj du semajnojn vintre. La ceteraj kvar tagoj mi uzas se mi malsaniĝas aŭ bezonas resti hejme por ia kialo dum la jaro.
Tiel, kiel estas ankaŭ kutime, mi ne havas planojn. Mi nur volas ripozi. Mia amiko de la San Francisco areo vizitas sian familion en The Dalles (la urbo en kiu mi kaj li kreskiĝis), kaj mi probable vizitos ilin. The Dalles estas nur du hora veturo de ĉi tie.
Mi certe ne volas iri al la vendejoj ĝis post Kristnasko. Ĉi-semajnfino estos freneza ĉe la vendejoj.
Kvankam mi anticipas ĝin, mi ne jam ricevis inviton de mia frato kaj sia koramikino por Kristnasktago, kaj ne scias kion ili planas. Se ili havas aliajn planojn, eble mi ne ricevos inviton. Estus okej, ĉar mi havas inviton de amikino de mia oficejo. Mi diris al ŝi ke mi ne promesas ke mi venos (ĉar mi eble ricevos inviton de mia familio, kaj mi devas ĉiam akcepti familiajn invitojn).
Respondi