Dorsodoloro

29.01.2008 § Komenti

Lastan dimanĉon, mi ege doloris mian dorson.

Mi decidis ke mi volis havi novan muzikklavaron, kaj mi iris al Guitar Center (Centro De Gitaroj) kaj aĉetis “M-Audio Keystation Pro 88”, anstataŭi mian malnovan “StudioLogic SL-990 Pro”. Ambaŭ klavaroj estas tre pezaj, sed la nova estas pli tiele. Mia muzikĉambro estas ĉe la tria etaĝo (usone, ne eŭrope), kaj mia remizo estas ĉe la unua. Mi bezonis porti la klavaron supren tri etaĝoj, kaj ĉar la klavaro estis tiom granda kaj peza, mi portis ĝin kun tre malkomforta korptordo. Poste, mia dorso doloris min, sed ne tro malbone.

Hieraŭ, mi vekiĝis, kaj mia dorso ankoraŭ doloris min, sed ankoraŭ ne malbone. Tiam, mi duŝiĝis, kun tre varma akvo. Tio estis ega eraro. Dum mi estis ankoraŭ enduŝile, mia dorso ekdoloregis; tiome ke mi preskaŭ ne povis eliri. Ju pli tempo pasis, des pli mia dorso doloris min. Mi povis apenaŭ promeni! Mi provis surmeti mian pantalonon, kaj ĝi prenis preskaŭ 15 minutojn! Ho, ve! Mi havis tiom da doloro.

Mi (malrapide) iris al mia komputilo, kaj skribis retmesaĝon al mia teamo, kaj diris al ili ke mi ne povis labori dum tiu tago. Eĉ de hejmo. Mi ne povis sidi ĉe la komputilo por pli ol kelkaj minutoj. Ĉiu paro da minutoj, mia dorso spasmis tiom forte ke mi povis apenaŭ spiri, kaj ofte mi vere kriis kun doloro. Hieraŭ ne bontagis!

Ĉi-matene, mia dorso ankoraŭ doloris min denove, sed ne tiom tiel, kiel lundon. Mi povis labori de hejmo, kaj mi faris tiele. Nun, mia dorso nur doloretas min. Morgaŭ, mi planos iri al mia oficejo (krom se neĝos).

Ankaŭ, ĉar mia dorsodoloro, mi ankoraŭ ne ludis kun mia nova klavaro! Baldaŭ, mi esperas.

Don Harlow Forpasis

28.01.2008 § Komenti

Mi bedaŭras raporti ke Don Harlow, estimata usona esperantisto, forpasis ĉi tiu semajno.

Tiam, kiam mi unue lernis esperanton, mi trovis la grandan retpaĝaron de Don. Mi lernis multan de tiuj paĝoj. Poste, mi aliĝis al la ESPERANTO_102 Jahu grupo, kaj feliĉe trovis ke Don estis ano de ĝi. Li respondis al multaj da miaj demandoj, kaj ni ankaŭ parolis iom pri Oregono (Don kreskiĝis en Lake Oswego; nur 10 minuta veturo de kie mi loĝis tiame).

La esperanta mondo perdis bonegan viron, kiun neniu povas anstataŭigi.

Projektfina Festo

24.01.2008 § Komenti

Hieraŭ, ĉe (nu… ekante ĉe) mia oficejo, ni festis la finiĝon de unu el niaj projektoj. Ni iris al la vendejo “Sur La Table” (en la franca), kie ni trovis klasĉambron kun tabloj kun kuiriloj sur ili, kaj ankaŭ nekuiritaj manĝaĵoj. Kaj ni havis du instruistinojn de kuirado ĉe la fronto de la ĉambro!

Mi ne antaŭsciis, sed por la festo ni bezonis kuiri nian propran lunĉon. Almenaŭ iomete. La instruistinoj montras al ni tiel, kiel ni tranĉus la manĝaĵojn, kaj ni faris. Iuj homoj tranĉis la legomojn, iuj la kokojn, iuj metis spicojn sur iom da manĝaĵo, iuj faris dolĉaĵajn (ĉokoladajn) trufojn. Tiam ni iris en la neklasĉambran parton de la vendejo, kaj la instruistinoj finkuiris nian lunĉon. Kaj tiam, ni manĝis. Jum! Tre bonguste!

La prezoj de la aĵoj en la vendejo, tamen, estis frenezaj. Mi opinias ke plejparte, la prezoj estis 10x la prezoj por la samaĵoj ie alia. Vere! Mi vidis kelkajn kafmaŝinojn kiuj kostis pli ol $2000 (usonaj dolaroj). Ĉiu! Unu estis $3500! Por malgranda kafmaŝino, por la hejmo. UNU tablomato por $17. Freneza.

La festo estis amuza, eĉ se mi ne ŝatas kuiradon.

Reiro Al La Oficejo

09.01.2008 § Komenti

Nu, mia ferio finiĝis, kaj mi reiris al mia oficejo mardon.

Lundon, mi bezonis iri al la dentisto, kaj mi finfine ricevis mian konstantan dentkronon. Mi esperis ke mi ricevus ĝin pli baldaŭ ol ĉi-monato, sed ne. La provizora dentkrono funkciis bone, kaj mi preskaŭ forgesis ke mi havis ĝin. Sed, mi feliĉas ke mi nun havas la konstantan. La procedo estis rapida kaj facila; ne tiel, kiel tiam, kiam mi ricevis la provizoran – tiu procedo prenis pli ol unu horo, kaj estis dolorplena (eĉ kun la anestezo). Lundon, la procedo prenis eble 15 minutojn.

Mi povis iri al mia oficejo post la dentprocedo, sed mi volis havi unu feriotagon plu. Mi ne faris ion, tiu tago, sed mi ankoraŭ ĝuis ĝin.

Nun, ĉiumatene, mi devas vekiĝi pli frue ol dum la lastaj du semajnoj, veturi tra la trafiko, tiam labori tuttage. Uf. Mi preferis vekiĝi malfrue, resti hejme, kaj vidi televidilon aŭ legi librojn. Sed, neniu pagas min fari tion. Kaj mi ankaŭ ŝatas ricevi monon. 🙂

En La Interspaco

03.01.2008 § Komenti

Hieraŭ, mi finis verki (kaj eldoni) novan muzikaĵon, nomita “In The Space Between” (esperante, “En La Interspaco”). Ĝi estas trovebla ĈI TIE, kaj estas ĉe la supro de la ludlisto.

Estas elektronika muzikaĵo, kaj estas iom vigla. Ludu laŭte!

Mi esperas ke vi ĝuos ĝin.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Januaro, 2008 at Usono.