Reiro Al La Oficejo

09.01.2008 § Komenti

Nu, mia ferio finiĝis, kaj mi reiris al mia oficejo mardon.

Lundon, mi bezonis iri al la dentisto, kaj mi finfine ricevis mian konstantan dentkronon. Mi esperis ke mi ricevus ĝin pli baldaŭ ol ĉi-monato, sed ne. La provizora dentkrono funkciis bone, kaj mi preskaŭ forgesis ke mi havis ĝin. Sed, mi feliĉas ke mi nun havas la konstantan. La procedo estis rapida kaj facila; ne tiel, kiel tiam, kiam mi ricevis la provizoran – tiu procedo prenis pli ol unu horo, kaj estis dolorplena (eĉ kun la anestezo). Lundon, la procedo prenis eble 15 minutojn.

Mi povis iri al mia oficejo post la dentprocedo, sed mi volis havi unu feriotagon plu. Mi ne faris ion, tiu tago, sed mi ankoraŭ ĝuis ĝin.

Nun, ĉiumatene, mi devas vekiĝi pli frue ol dum la lastaj du semajnoj, veturi tra la trafiko, tiam labori tuttage. Uf. Mi preferis vekiĝi malfrue, resti hejme, kaj vidi televidilon aŭ legi librojn. Sed, neniu pagas min fari tion. Kaj mi ankaŭ ŝatas ricevi monon. 🙂

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Reiro Al La Oficejo at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: