Projektfina Festo
24.01.2008 § Komenti
Hieraŭ, ĉe (nu… ekante ĉe) mia oficejo, ni festis la finiĝon de unu el niaj projektoj. Ni iris al la vendejo “Sur La Table” (en la franca), kie ni trovis klasĉambron kun tabloj kun kuiriloj sur ili, kaj ankaŭ nekuiritaj manĝaĵoj. Kaj ni havis du instruistinojn de kuirado ĉe la fronto de la ĉambro!
Mi ne antaŭsciis, sed por la festo ni bezonis kuiri nian propran lunĉon. Almenaŭ iomete. La instruistinoj montras al ni tiel, kiel ni tranĉus la manĝaĵojn, kaj ni faris. Iuj homoj tranĉis la legomojn, iuj la kokojn, iuj metis spicojn sur iom da manĝaĵo, iuj faris dolĉaĵajn (ĉokoladajn) trufojn. Tiam ni iris en la neklasĉambran parton de la vendejo, kaj la instruistinoj finkuiris nian lunĉon. Kaj tiam, ni manĝis. Jum! Tre bonguste!
La prezoj de la aĵoj en la vendejo, tamen, estis frenezaj. Mi opinias ke plejparte, la prezoj estis 10x la prezoj por la samaĵoj ie alia. Vere! Mi vidis kelkajn kafmaŝinojn kiuj kostis pli ol $2000 (usonaj dolaroj). Ĉiu! Unu estis $3500! Por malgranda kafmaŝino, por la hejmo. UNU tablomato por $17. Freneza.
La festo estis amuza, eĉ se mi ne ŝatas kuiradon.
Respondi