Dorsodoloro

29.01.2008 § Komenti

Lastan dimanĉon, mi ege doloris mian dorson.

Mi decidis ke mi volis havi novan muzikklavaron, kaj mi iris al Guitar Center (Centro De Gitaroj) kaj aĉetis “M-Audio Keystation Pro 88”, anstataŭi mian malnovan “StudioLogic SL-990 Pro”. Ambaŭ klavaroj estas tre pezaj, sed la nova estas pli tiele. Mia muzikĉambro estas ĉe la tria etaĝo (usone, ne eŭrope), kaj mia remizo estas ĉe la unua. Mi bezonis porti la klavaron supren tri etaĝoj, kaj ĉar la klavaro estis tiom granda kaj peza, mi portis ĝin kun tre malkomforta korptordo. Poste, mia dorso doloris min, sed ne tro malbone.

Hieraŭ, mi vekiĝis, kaj mia dorso ankoraŭ doloris min, sed ankoraŭ ne malbone. Tiam, mi duŝiĝis, kun tre varma akvo. Tio estis ega eraro. Dum mi estis ankoraŭ enduŝile, mia dorso ekdoloregis; tiome ke mi preskaŭ ne povis eliri. Ju pli tempo pasis, des pli mia dorso doloris min. Mi povis apenaŭ promeni! Mi provis surmeti mian pantalonon, kaj ĝi prenis preskaŭ 15 minutojn! Ho, ve! Mi havis tiom da doloro.

Mi (malrapide) iris al mia komputilo, kaj skribis retmesaĝon al mia teamo, kaj diris al ili ke mi ne povis labori dum tiu tago. Eĉ de hejmo. Mi ne povis sidi ĉe la komputilo por pli ol kelkaj minutoj. Ĉiu paro da minutoj, mia dorso spasmis tiom forte ke mi povis apenaŭ spiri, kaj ofte mi vere kriis kun doloro. Hieraŭ ne bontagis!

Ĉi-matene, mia dorso ankoraŭ doloris min denove, sed ne tiom tiel, kiel lundon. Mi povis labori de hejmo, kaj mi faris tiele. Nun, mia dorso nur doloretas min. Morgaŭ, mi planos iri al mia oficejo (krom se neĝos).

Ankaŭ, ĉar mia dorsodoloro, mi ankoraŭ ne ludis kun mia nova klavaro! Baldaŭ, mi esperas.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Dorsodoloro at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: