La Problemoj De Esperantistaj Hobiistoj

24.02.2008 § 1 komento

Mi ĵus legis komenton metis sur mia paĝo “What IS All This?”, kaj ne komprenas la kialon malantaŭ ĝi.

La komento diris ke la angla estas pli bona ol esperanto, kaj ke la angla estas la vera internacia lingvo, kaj ke la verkisto esperas ke la angla estonte anstataŭos ĉiujn lingvojn. Kaj la verkisto ne estas denaska anglaparolanto. Li skribis ke esperanto estas stulta lingvo, kiun neniu volas koni.

Mi legis tiujn argumentojn antaŭe, kaj ne komprenas la kialon por ili. Kio estas la problemo kun esperanto tiel, kiel hobio?

Mia respondo estis ke la argumentoj estas la samaj tiel, kiel se mi trovus ke li povas ludi la pianon. Tiam, mi demandus, “Kial vi ludas la pianon? Kial vi ne lernas ludi la gitaron? La gitaro estas pli bona ol la piano. Pli homoj ludas la gitaron ol la piano. Gitaroj estas pli porteblaj ol pianoj…” Ktp.

La argumentoj estas stultaj tiam, kiam ni parolas pri gitaroj kaj pianoj. La argumentoj estas simile stultaj tiam, kiam ni parolas pri esperanto kaj aliaj lingvoj. Kial iuj homoj havas tiom problemojn kun la hobioj de aliaj homoj?

Mi libere konfesas ke mi estas pli raŭmistema ol finvenkistema. Laŭ mi, esperanto estas amuza aktiveco, kaj mi ĝuas lerni, skribi, kaj paroli ĝin. Kun esperanto, mi sentas ke mi estas vere multlingvulo. Mi ĝuas renkonti interrete aliajn homojn de aliaj partoj de la mondo, kaj parolas kun ili senmalfacile. Esperanto estas bonekzerco por la menso. Kio malĝustas kun tio? Se esperanto neniam iĝos la tutmondlingvon, kial mi zorgus? Kompreneble, se esperanto iĝos tiel, mi plene subtenos ĝin. Sed, se ne… Estos ankaŭ bone. Mi ricevas tion, kion mi volas de esperanto, nun.

Do, mi opinias ke tiuj, kiuj amas la anglan, devus lerni la anglan. Mi havas ne problemojn kun ili, aŭ iliaj celoj. Mi nur petas ke ili respektus miajn hobiojn – por mi lerni esperanton ne devus esti problemon por ili.

§ One Response to La Problemoj De Esperantistaj Hobiistoj

  • Roland diras:

    jes ja tiaj sintenoj oni sufiĉe aŭdas malfeliĉe!
    Pri la estonto de internacia lingvo estas ja unu problemo, kaj estas cetre unu problemo ene de Eŭrop-Unio, kie la oficiala teoria multlingveco, fakte venas al praktika uzo de preskaŭ sole la angla, do kio donas malpravan avantaĝon al unu el la partoprenantoj de Eŭropo kaj malavantaĝon al la aliaj, pri tiu temo estas argumentoj por Esperanto (krom, ke se Esperanto iĝus oficiala de Euxropo, ĝi ne plu estus tiom internacia kaj neŭtrla! kion fari?) pri tiu temo kaj diskuto estas tre interesa paĝo:
    http://forums.ec.europa.eu/multilingualism/languages-for-young-people/en/
    Internaciskale, ne certas, ke la angla restos ĉiam la plej serĉata lingvo, jam Panamo decidis planon por ke la ĉina estos instruata en ĉiuj lernejoj de la lando.

    Pri la raŭmismo, estas problemo ĉar poste tiu dokumento kondukis al la sufiĉe stranga iniciato de la Civito de Giorgio Silfer ! (mi ne scias ĉu vi konas ilin), sed se oni nur gardas la ĝeneralan sintenon, jes Esperanto estas bona lingvo (la Bona lingvo kiel diris Claude Piron, ĉu vi legis la libron? mi jes kaj tre ŝatis ĝin kaj mitre konsentas kun Piron pri tio, kion li diras en tiu libro) agrabla, humanisma, oportuna, ktp, kaj ĉiuokaze eĉ se estus nur eta klubo de esperantistoj en la mondo, tio valorus okupiĝi pri ĝi!

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading La Problemoj De Esperantistaj Hobiistoj at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: