Printempa Neĝado
28.03.2008 § Komenti
Hieraŭ matene, tiam, kiam mi vekiĝis, neĝis (sed nur dum eble kvin aŭ dek minutoj, kaj ĝi ne restis surtere).
Hodiaŭ, tiam, kiam mi veturis oficejen, tre forte neĝis. Kvankam ĝi ankaŭ ne restis longe, ĉi-matene mia malantaŭa korto estis blanka. Kaj, dum la posttagmezo, neĝetis kelktempe. La veterprognozistoj diris ke eble neĝos eĉ ĉi-nokte.
Estas tre strange kaj malnormale. Ĉi tie estas la Portlanda areo, ne Kanado. Ni havas tre malmultan da neĝo mezvintre, kaj ni neniam havas neĝon dum la semajno antaŭ aprilo! Kaj tio diraĵo estas vera – la veterprognozistoj diris ke tiu neĝo estas la plej malfrua kiun Portlando spertis ekde homoj unue komencis registri la veteron de ĉi tie.
Kvankam mi normale malamas neĝon, mi ne ĝeniĝas pri ĉi tiu neĝo. Ne eblas ke ĝi restos. Oni ne povas ĉiam diri tion pri la neĝoj de novembro.
Ne Vere Pigra
20.03.2008 § Komenti
Jes, mi scias ke mi ŝajne estas pigra. Mi ne afiŝis ion ĉi tie, en mia taglibro, dum preskaŭ tri semajnoj. Sed, mi ne estis vere pigra.
Ĉiutage, mi vizitas la Lernu! forumojn. Plejparte, se mi ne partoprenas en la forumoj, estas ĉar mi skribis ĉi tie. Sed, se mi ne skribas ĉi tie, tiam estas ĉar mi skribis ion tie. Mi skribas esperante, ie, ĉiutage. Kaj, lastatempe, mi pli partoprenis en la forumoj. Tial… nenio ĉi tie.
Ekde mi laste skribis, mi iĝis la teamestro de mia teamo. Tiam, mi trovis ke alia teamano iros ien alian, kaj ne restos en mia teamo. Uf. Kaj, hodiaŭ, mia kompanio maldungis kvardek homojn (kvankam, estas nur 1% de la laboristaro de la kompanio). Iuj laboris tie dum dudek jaroj, kaj mi konis iujn el la homoj kiu maldungiĝis. Neniu estis de mia fako, tamen. Sed, estas malbone.
Mi verkis pli muzikon dum la lastaj tri semajnoj, sed nur ekis ilin – nenio estas finita. Mi ne scias tiam, kiam ili estos finita – kun nova muziko, iam pasigas longan tempon.
Ŝanĝegoj Ĉe Mia Oficejo
01.03.2008 § 1 komento
Dum la pasinta semajno, ni havis ŝanĝegon ĉe mia oficejo.
Ĵaŭdon, mia mastro venis al mia oficejo kaj diris al mi ke mia teamestro baldaŭ iros al alia teamo. Tiam, kiam li foriros (probable dum la sekva semajno), mi estos la nova teamestro.
Iam (multjaroj) antaŭe, mi estis la teamestro, kaj baldaŭ mi estos la teamestro denove. Sed, mi ne opinias ke mi volas iĝi la nova teamestro. Mi estas vera programisto, kaj ne vere ŝatas la respondecojn de la teamestroj. Anstataŭ programado, la teamestroj devas iri al kunsidoj, atenti al planoj, ĉagreniĝi pri la sano de la maŝinoj, ktp. Mi preferas simple programi. Sed, mi ne havas elekton.
Estis la opinio de la direktoroj ke mia teamo enhavis tro multajn anojn. La decido estis ke iu devos aŭ maldungiĝi aŭ movi al alia teamo. La malnova teamestro estas bona laboristo, kaj la kompanio ne volas perdi lin. Sed, la aliaj anoj de mia teamo estas bezonataj je la teamo. Do, la malnova teamestro foriros, kaj mi anstataŭos lin.
La novaj respondecoj ne signifas pli monon (nek por mi, nek por la malnova teamestro). Nur pli laboro.