Ŝanĝegoj Ĉe Mia Oficejo
01.03.2008 § 1 komento
Dum la pasinta semajno, ni havis ŝanĝegon ĉe mia oficejo.
Ĵaŭdon, mia mastro venis al mia oficejo kaj diris al mi ke mia teamestro baldaŭ iros al alia teamo. Tiam, kiam li foriros (probable dum la sekva semajno), mi estos la nova teamestro.
Iam (multjaroj) antaŭe, mi estis la teamestro, kaj baldaŭ mi estos la teamestro denove. Sed, mi ne opinias ke mi volas iĝi la nova teamestro. Mi estas vera programisto, kaj ne vere ŝatas la respondecojn de la teamestroj. Anstataŭ programado, la teamestroj devas iri al kunsidoj, atenti al planoj, ĉagreniĝi pri la sano de la maŝinoj, ktp. Mi preferas simple programi. Sed, mi ne havas elekton.
Estis la opinio de la direktoroj ke mia teamo enhavis tro multajn anojn. La decido estis ke iu devos aŭ maldungiĝi aŭ movi al alia teamo. La malnova teamestro estas bona laboristo, kaj la kompanio ne volas perdi lin. Sed, la aliaj anoj de mia teamo estas bezonataj je la teamo. Do, la malnova teamestro foriros, kaj mi anstataŭos lin.
La novaj respondecoj ne signifas pli monon (nek por mi, nek por la malnova teamestro). Nur pli laboro.
vi ricevas pli da respondecoj kaj rangaltigon, kaj vi ne ricevos pli altan salajron?! tio ne estas normala! ĉu ne estas sindikato en via entrepreno ke vi povu defendi vin?