La Elekto, Miaj Katoj, Kaj Veturo

31.05.2008 § Komenti

Ekde mia lasta afiŝo, estas ne sekreto ke Barack Obama venkis la oregonan elekton. Sed, la nacia elekto daŭros ĝis la 3a de junio (nur kelkaj tagoj post nun). Mi esperas ke tiam Hillary Clinton fine koncedos malvenkon. Ŝi lacigas min.

Ankaŭ post mia lasta afiŝo, miaj du katoj malsaniĝis. Mi bezonis alporti ilin al la bestkuracisto. Tie, ili donis al mi (ne senkosta, kompreneble) kuracilon por la katoj. La katino ne ŝatas la kuracilon, kaj ĉiu fojo mi donis la kuracilon al ŝi estis batalo. Povra katino. Ŝi neniam venkis eĉ unu batalon… sed ŝi venkis la militon. Ŝi saniĝis. La virkato estas tro forta kaj batalema por mi doni la kuracilon al li tiel, kiel kun mia katino, sed mi memoris ke li amegas glaciaĵon. Do, mi miksis la kuracilon kun iometo da glaciaĵo, kaj donis tiun al li. La miksaĵo plaĉegis al li, kaj ni havis ne plu problemojn. Li ankaŭ saniĝis.

Morgaŭ, mi veturos al la urbo tie, kie mi kreskiĝis, por vidi amikon de San Francisko kiu vizitas lian familion. Mi ne vidis lin ekde lasta jaro. Mi vizitos ilin dimanĉon, restos tranokte, kaj revenos hejmen lundon.

La vetero estas ankoraŭ nuba, malvarma, kaj pluva. Ni havis kelkajn sunajn kaj tre varmajn tagojn, sed plejparte la vetero estas ne tre bona. Kvankam, ĉar mia domo ne posedas klimatizilon, tiam, kiam la vetero varmiĝas, mia domo trovarmiĝas. Tial, la malvarmeta vetero ne ĝenas al mi.

Voĉdontago

19.05.2008 § Komenti

Morgaŭ, ĉi tie en Oregono, estos la unua voĉdontago de la 2008 elekto. Ni ne elektos nian sekvan prezidenton, sed nur la kandidatoj de niaj politikaj partioj.

John McCain estas jam la elektita kandidato de la Respublikana partio. Mi ne zorgas, ĉar mi ne estas Respublikano. Iam, mi estis ano de la (angle) “Libertarian” partio (mi ne konas la Esperantan vorton por tiu partio), sed George Bush kaŭzis min aliĝi kun la Demokrata partio. Se ni povus diri unu bonaĵon pri George Bush, estus ke li estas tre bona por la Demokrata partio.

Do, ni Demokratanoj devos elekti inter Hillary Clinton kaj Barack Obama.

Kvankam Bill Clinton plaĉas al mi, kaj mi pensas pri li tiel, kiel la plej bona prezidento kiun ni havis dum tre longa tempo, la nuntempa Clinton-a kampanjo ne plaĉas al mi. Hillary estas vidata tiel, kiel dividema, kaj mi akordas kun tiu penso. Se Hillary venkos la kandidatigon, mi opinias ke la politika situacio restos tiel malbona kiel dum la lastaj ok jaroj. Nenio ŝanĝiĝos.

Mi, tial, subtenas Barack Obama. Ĉi tie en Oregono, ni voĉdonas per poŝto, kaj mi ricevis mian balotilon antaŭ kelkaj semajnoj. Pro tio, mi voĉdonis lastan ĵaŭdon. Morgaŭ estos la oficiala voĉdontago, sed la plejparto de oregonanoj jam voĉdonis. Sed, ni ne malkovros la rezulton ĝis morgaŭ.

Ĉar mi posedas la “usono.net” retlokon, mi povas diri al la mondo ke LA HOMOJ (nu… mi) DE USONO (.net) PLENE SUBTENAS BARACK OBAMA POR PREZIDENTO.

Tro Varme

17.05.2008 § Komenti

Hodiaŭ, la Portlanda areo ricevis rekordan altan temperaturon. Antaŭe, la rekorda temperaturo por ĉi tiu dato estis 89° (F), faris dum 1958.

Hodiaŭ ni atingis 95º, kaj rompis la 50-jaran rekordon per 6º.

Mia domo ne havas klimatizon, tial hodiaŭ estis tre, tre varme por mi kaj miaj katoj. Eble eĉ pli por ili, ĉar ili portas paltojn, kiujn ili ne povas demeti. Mi kredas ke mia nigra virkato (kun tre longa hararo) estis mizera, hodiaŭ. Povra knabo.

Mi feliĉis aŭdi ke morgaŭ la temperaturo ne estos tiel alta kiel la hodiaŭa. Pli malvarmete. Eble 80º (post hodiaŭ, 80º impresos friske!).

La Lernu! Vortaro

06.05.2008 § 2 komentoj

Mi ne skribis multan dum kelkaj semajnoj ĉi tie, ĉar mi estis tre okupita kun la redaktado de la vortaro ĉe Lernu!

Erinja, Lernu! teamano, donis al mi (kaj kelkaj aliaj) la povon redakti la Lernu! vortaron. Ĝi estas unu el miaj plej favoraj surretaj esperantaj rimedoj, kaj mi uzas ĝin ofte. Sed, la vortaro estas tre nekompleta. Ofte mi ne povas entrovi nekonatajn vortojn. Neniom el la verboj en la vortaro enhavas iliajn transitivojn. Plej anglaj verbtradukoj ne enhavis eĉ la vorton “to”.

Nun ili faras.

Lasta semajnfino mi redaktis ĉiun Esperantan verbon en la tuta vortaro, kaj aldonis “to” al la anglaj tradukoj. Hieraŭ kaj hodiaŭ, mi ekaldonis la transitivojn (de la Esperantaj verboj) al la anglaj tradukoj. Erinja redaktas “A”, tial mi komencis kun “B”. Nun, “B”, “C”, kaj “Ĉ’ estas iom finita. Mi ne povas fini ĉiujn verbojn, ĉar mia papera vortaro (la Plena Vortaro De Esperanto Kun Suplemento) mankas iom da la verboj en la Lernu! vortaro. Tamen, se iu verbo estas en la Plena Vortaro, nun la transitivo de tiu verbo estas ankaŭ en la angla traduko en la Lernu! vortaro (tamen, ankoraŭ nur por la antaŭmenciitaj literoj).

Mi provos fari unu literon ĉiutage. Morgaŭ: “D”.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Majo, 2008 at Usono.