La Lernu! Vortaro
06.05.2008 § 2 komentoj
Mi ne skribis multan dum kelkaj semajnoj ĉi tie, ĉar mi estis tre okupita kun la redaktado de la vortaro ĉe Lernu!
Erinja, Lernu! teamano, donis al mi (kaj kelkaj aliaj) la povon redakti la Lernu! vortaron. Ĝi estas unu el miaj plej favoraj surretaj esperantaj rimedoj, kaj mi uzas ĝin ofte. Sed, la vortaro estas tre nekompleta. Ofte mi ne povas entrovi nekonatajn vortojn. Neniom el la verboj en la vortaro enhavas iliajn transitivojn. Plej anglaj verbtradukoj ne enhavis eĉ la vorton “to”.
Nun ili faras.
Lasta semajnfino mi redaktis ĉiun Esperantan verbon en la tuta vortaro, kaj aldonis “to” al la anglaj tradukoj. Hieraŭ kaj hodiaŭ, mi ekaldonis la transitivojn (de la Esperantaj verboj) al la anglaj tradukoj. Erinja redaktas “A”, tial mi komencis kun “B”. Nun, “B”, “C”, kaj “Ĉ’ estas iom finita. Mi ne povas fini ĉiujn verbojn, ĉar mia papera vortaro (la Plena Vortaro De Esperanto Kun Suplemento) mankas iom da la verboj en la Lernu! vortaro. Tamen, se iu verbo estas en la Plena Vortaro, nun la transitivo de tiu verbo estas ankaŭ en la angla traduko en la Lernu! vortaro (tamen, ankoraŭ nur por la antaŭmenciitaj literoj).
Mi provos fari unu literon ĉiutage. Morgaŭ: “D”.
tiuj vortaroj estas tre oportunaj! ne nur pri Esperanto mem, sed ankaŭ, kiam oni scipovas Esperanton, por traduki vortojn el aliajn ligvojn, kiujn oni ne konas!
Mi vere neniam pensis pri tio, sed jes, vi pravas! Esperanto povas esti ankaŭ ŝlosilo al aliaj nekonataj lingvoj. Se nur vi havas esperantajn vortarojn por la aliaj lingvoj (tiel, kiel ĉe Lernu!), vi povas facile traduki ilin.