La Elekto, Miaj Katoj, Kaj Veturo
31.05.2008 § Komenti
Ekde mia lasta afiŝo, estas ne sekreto ke Barack Obama venkis la oregonan elekton. Sed, la nacia elekto daŭros ĝis la 3a de junio (nur kelkaj tagoj post nun). Mi esperas ke tiam Hillary Clinton fine koncedos malvenkon. Ŝi lacigas min.
Ankaŭ post mia lasta afiŝo, miaj du katoj malsaniĝis. Mi bezonis alporti ilin al la bestkuracisto. Tie, ili donis al mi (ne senkosta, kompreneble) kuracilon por la katoj. La katino ne ŝatas la kuracilon, kaj ĉiu fojo mi donis la kuracilon al ŝi estis batalo. Povra katino. Ŝi neniam venkis eĉ unu batalon… sed ŝi venkis la militon. Ŝi saniĝis. La virkato estas tro forta kaj batalema por mi doni la kuracilon al li tiel, kiel kun mia katino, sed mi memoris ke li amegas glaciaĵon. Do, mi miksis la kuracilon kun iometo da glaciaĵo, kaj donis tiun al li. La miksaĵo plaĉegis al li, kaj ni havis ne plu problemojn. Li ankaŭ saniĝis.
Morgaŭ, mi veturos al la urbo tie, kie mi kreskiĝis, por vidi amikon de San Francisko kiu vizitas lian familion. Mi ne vidis lin ekde lasta jaro. Mi vizitos ilin dimanĉon, restos tranokte, kaj revenos hejmen lundon.
La vetero estas ankoraŭ nuba, malvarma, kaj pluva. Ni havis kelkajn sunajn kaj tre varmajn tagojn, sed plejparte la vetero estas ne tre bona. Kvankam, ĉar mia domo ne posedas klimatizilon, tiam, kiam la vetero varmiĝas, mia domo trovarmiĝas. Tial, la malvarmeta vetero ne ĝenas al mi.
Respondi