Mia Somera Dusemajna Ferio

28.06.2008 § Komenti

Hodiaŭ komencas mian ĉiujaran dusemajnan somerferion.  Antaŭe mi ofte feriis dum aŭgusto, sed ĉi tiu jaro mi decidis ke mi volis ferii pli frue.  Mi estas laca de laboro, kaj bezonas ripozi, kaj ankaŭ dum aŭgusto la vetero estas pli varma ol dum frujulio.  Tamen, kvankam tiu plejparte veras, hodiaŭ estas tre varme.  Eble ni atingos 100° (F) dum ĉi tiu semajnfino.  Mi esperas ke dum la sekvaj du semajnoj la vetero pli malvarmiĝos.

Pli malfrue hodiaŭ, amiko de miaj kolegiaj tagoj vizitos la Portlandan areon.  Mi renkontos lin ĉe nia kolegio kaj ni kunvizitos iom tempon (sed, poste, li reveturos al Seatlo, do li ne estos ĉi tie tre longe).

Uf, mi ne povas skribi plu – estas tro varme en ĉi tie…

Ne Nur Por Taglibroj

25.06.2008 § Komenti

Hodiaŭ, mi kaj mia kunlaboranto parolis pri la uzado de taglibra softvaro por aliaj tipoj de retpaĝaroj ol nur taglibroj.  Multaj kreantoj de retpaĝoj uzas senkostan softvaron tiel kiel WordPress krei netaglibrajn retpaĝarojn por iliaj organizoj aŭ kompanioj.

Mia kunlaboranto apartenas etan lokan politikan grupon, kaj iam homoj demandas al li se lia grupo havas retpaĝaron.  Kaj li devas respondi “ne”, ĉar krei novan retpaĝaron de nenio estas tre malfacile (efektive, estas facile krei malbelajn retpaĝojn, sed tiom pli malfacile krei belajn).  Tial, mi sugestis ke li kaj lia grupo devus uzi WordPress por ilia retpaĝaro.  Ĝi estas senkosta, fidinda, bela, kaj tre facile uzi, kaj lia grupo tial povas havi retpaĝaron tre rapide.

Mia kunlaboranto ankaŭ posedas bonan retregionon por lia grupo.  Mi montris al li la manieron receli retregionojn al deziritaj retpaĝaroj sammaniere tiel kiel mi faras kun ĉi tiu taglibro.  Havi WordPress retregionon estas bone por individuoj (kvankam ne mi!), sed por politikaj organizoj estus pli bone nei.

Ŝajnis ke li opiniis ke ĝi estas bonideo.  Eble baldaŭ, tiam kiam iu demandos al li se lia grupo havas retpaĝaron, li povos diri “Jes”.

Hillary Finfine Foriris La Konkurson

07.06.2008 § Komenti

Hodiaŭ, Hillary Clinton oficiale foriris la prezidentecan konkurson, kaj promesis sian plenan subtenon por Barack Obama, dum telesendita parolo. Mi vidis la parolon, kaj opinias ke ĝi estis bonfarita. Mi kredas ke ĝi ne estis facila parolo por ŝi doni, sed ĝi farendis. Nun ni povos procedi kun la vera nacia kampanjo, kontraŭ John McCain kaj la Respublikana Partio.

Jes ni povas!

En aliaj novaĵoj, mi estas ankoraŭ iomete malsana. Grrr! Ne tiel, kiel antaŭ du tagoj, sed ankoraŭ “subvetera” (“subveteri” – “to be under the weather” – estas angla idiomo kiu signifas ke oni estas malsaneta). Mi antaŭĝojas pri tiam, kiam la malsano estos plene foririta. Espereble, dum la sekva tago aŭ du. Mi ne volas esti ankoraŭ malsana lundon (efektive, mi ne volas esti malsana nun).

Mia Vizito, Kaj Ĝia Donaĵo Al Mi

05.06.2008 § Komenti

Lastan dimanĉon, mi veturis al The Dalles, tie, kie mi kreskiĝis, kaj vizitis mian amikon de San Francisko kaj lian familion. Ili estas mia “dua familio”, kaj mi konas ilin ekde mi havis nur 12 jarojn. La vizito estis bona, sed tiam, kiam mi alvenis, mia amiko estis malsaniĝanta. Tiam, kiam mi alvenis, li estis nur iomete malsana, sed dum la vizito li pli malboniĝis. Lundon li estis tre malsana, kaj mi revenis hejmen frue.

Mardon, mi iris al mia oficejo, kaj sentis bona. Tamen, merkredon mi sentis ne tiom, kaj venis hejmen dum meztagmanĝo. Mi sentis pli kaj pli malbona dum la cetero de la tago. Lasta nokte, mi tre malsaniĝis.

Hodiaŭ mi restas hejme, kaj sentas ankoraŭ tre malbona. Mi sendis retpoŝton al mia amiko, dankante lin por lia “donaĵo”. Li skribis al mi ke li nun sentas pli bona, tial eble mi sentos pli bona morgaŭ. Mi certe esperas tiel.

Mi malamegas malsani. Mi opinias ke ĝi ne estas la gripo, sed nur tre, tre malbona malvarmumo. Sed, mia kapo doloras min, kaj mia haŭto estas iomete tro sentiva. Se ĝi estas la gripo, ĝi estas ne tro malbona. Se ĝi estas malvarmumo, ĝi estas tre malbona.

Ni Venkis

03.06.2008 § 2 komentoj

Nun la verludo komencas.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Junio, 2008 at Usono.