Mia Vizito, Kaj Ĝia Donaĵo Al Mi
05.06.2008 § Komenti
Lastan dimanĉon, mi veturis al The Dalles, tie, kie mi kreskiĝis, kaj vizitis mian amikon de San Francisko kaj lian familion. Ili estas mia “dua familio”, kaj mi konas ilin ekde mi havis nur 12 jarojn. La vizito estis bona, sed tiam, kiam mi alvenis, mia amiko estis malsaniĝanta. Tiam, kiam mi alvenis, li estis nur iomete malsana, sed dum la vizito li pli malboniĝis. Lundon li estis tre malsana, kaj mi revenis hejmen frue.
Mardon, mi iris al mia oficejo, kaj sentis bona. Tamen, merkredon mi sentis ne tiom, kaj venis hejmen dum meztagmanĝo. Mi sentis pli kaj pli malbona dum la cetero de la tago. Lasta nokte, mi tre malsaniĝis.
Hodiaŭ mi restas hejme, kaj sentas ankoraŭ tre malbona. Mi sendis retpoŝton al mia amiko, dankante lin por lia “donaĵo”. Li skribis al mi ke li nun sentas pli bona, tial eble mi sentos pli bona morgaŭ. Mi certe esperas tiel.
Mi malamegas malsani. Mi opinias ke ĝi ne estas la gripo, sed nur tre, tre malbona malvarmumo. Sed, mia kapo doloras min, kaj mia haŭto estas iomete tro sentiva. Se ĝi estas la gripo, ĝi estas ne tro malbona. Se ĝi estas malvarmumo, ĝi estas tre malbona.
Respondi