Ne Nur Por Taglibroj
25.06.2008 § Komenti
Hodiaŭ, mi kaj mia kunlaboranto parolis pri la uzado de taglibra softvaro por aliaj tipoj de retpaĝaroj ol nur taglibroj. Multaj kreantoj de retpaĝoj uzas senkostan softvaron tiel kiel WordPress krei netaglibrajn retpaĝarojn por iliaj organizoj aŭ kompanioj.
Mia kunlaboranto apartenas etan lokan politikan grupon, kaj iam homoj demandas al li se lia grupo havas retpaĝaron. Kaj li devas respondi “ne”, ĉar krei novan retpaĝaron de nenio estas tre malfacile (efektive, estas facile krei malbelajn retpaĝojn, sed tiom pli malfacile krei belajn). Tial, mi sugestis ke li kaj lia grupo devus uzi WordPress por ilia retpaĝaro. Ĝi estas senkosta, fidinda, bela, kaj tre facile uzi, kaj lia grupo tial povas havi retpaĝaron tre rapide.
Mia kunlaboranto ankaŭ posedas bonan retregionon por lia grupo. Mi montris al li la manieron receli retregionojn al deziritaj retpaĝaroj sammaniere tiel kiel mi faras kun ĉi tiu taglibro. Havi WordPress retregionon estas bone por individuoj (kvankam ne mi!), sed por politikaj organizoj estus pli bone nei.
Ŝajnis ke li opiniis ke ĝi estas bonideo. Eble baldaŭ, tiam kiam iu demandos al li se lia grupo havas retpaĝaron, li povos diri “Jes”.
Respondi