Mia Somera Dusemajna Ferio
28.06.2008 § Komenti
Hodiaŭ komencas mian ĉiujaran dusemajnan somerferion. Antaŭe mi ofte feriis dum aŭgusto, sed ĉi tiu jaro mi decidis ke mi volis ferii pli frue. Mi estas laca de laboro, kaj bezonas ripozi, kaj ankaŭ dum aŭgusto la vetero estas pli varma ol dum frujulio. Tamen, kvankam tiu plejparte veras, hodiaŭ estas tre varme. Eble ni atingos 100° (F) dum ĉi tiu semajnfino. Mi esperas ke dum la sekvaj du semajnoj la vetero pli malvarmiĝos.
Pli malfrue hodiaŭ, amiko de miaj kolegiaj tagoj vizitos la Portlandan areon. Mi renkontos lin ĉe nia kolegio kaj ni kunvizitos iom tempon (sed, poste, li reveturos al Seatlo, do li ne estos ĉi tie tre longe).
Uf, mi ne povas skribi plu – estas tro varme en ĉi tie…
Respondi