La Transmonda Veturo de Obama
27.07.2008 § Komenti
Kvankam la usona politika kampanja sezono komencis pli frue ĉi-jare, la veraj kampanjaj eventoj estas ankoraŭ estonte. Jes, kampanjaj aferetoj okazas ĉiutage, sed plejparte ili estas negravaj – iu parolo ĉi tie, alia parolo tie, ktp. La vera kampanjo komencos aŭtune. Estas aktuale ankoraŭ preskaŭ neniom kampanjaj televidreklamoj (escepte por la oregona kampanjo de Gordon Smith, kiu estas tro loka por mi plumencii ĉi tie).
Sed, la veturo de Obama al Irako, la mezoriento, kaj Germanio, kiu okazis lastsemajne, estis grava afero kaj montris multan pri la rilatoj inter Usono kaj la cetero de la mondo.
Dum la primara kampanjo, la plej granda homamaso kiu venis vidi parolon de Obama estis ĉi tie, en la Portlanda areo, kaj enhavis 70.000 homojn. Nun, Obama iris al Germanio, kaj kiom homoj venis vidi lin? 200.000. Trioble la plej granda homamaso kiu venis en Usono. Kaj Obama ne estas jam la prezidento – li estas nur kandidato! Se germana politika kandidato vizitus Usonon, kiom da homoj venus vidi lin/ŝin? Ha. Tre malmultaj. Plejparte, ni ne eĉ konus germanajn (aŭ iujn ajn neusonajn) politikajn kandidatojn.
Dum la parolo en Berlino, la televidbildoj montris multe da homoj manflirtante usonajn flagojn. Jon Stewart, de la “Daily Show” ŝercis ke la flagoj ŝajnis esti difektitaj: ili ne estis brulantaj! Kiom ofte ni vidas tion en fremdaj landoj? 🙂
Estas nur ŝerco, sed ĝi ankoraŭ diras ion gravan: multe el la mondo malamas Usonon (tamen, ni jam sciis tion). Sed, la homamaso en Berlino kaŭzas min kredi (aŭ volas kredi) ke la mondo volas ŝati Usonon. Dum la lastaj ok jaroj, ni (nu, nia registaro) simple faris ĝin malfacila.
Mi opinias ke se John McCain venkos, nenio ŝanĝiĝos for de la polisoj de la Buŝ administracio, kaj multe el la mondo ankoraŭ malamos Usonon. Sed, se Obama venkos… nu, ankoraŭ multe da homoj malamos Usonon, sed mi kredas ke ni povos ripari niajn rilatojn kun multaj aliaj. Obama ne ŝajnas kredi ke Usono estas la nura lando (aŭ la nura grava lando) en la mondo, kaj ŝajnas voli labori kun aliaj registaroj kaj popoloj por la avantaĝo de ĉiuj.
La Fina Feria Semajnfino
12.07.2008 § Komenti
Nu, ĉi-semajnfino estas la lasta de mia dusemajna somera ferio. Ŭaaaa! Mi ne volas reiri al laboro. Mi tre ŝatas dormi malfrue kaj vekiĝi kun nenio planita.
Do, kion faris mi dum mia ferio? Nu, kvankam mi ŝatas vekiĝi senplane, mi faris kelkajn veturetojn. Mi vizitis la “Pittock Mansion” (la “Pittock Domego”), en Portlando, kaj la “Evergreen Aviation And Space Museum” (“Evergreen Muzeoj de Aviado kaj Kosmo”) en McMinnville. Mi antaŭe ne vizitis iujn ajn lokojn.
La Pittock Mansion estas unu el la plej famaj lokoj en Portlando. Ĝi estis konstruita de Henry Pittock (kiu fondis la “Daily Oregonian”, la ankoraŭviva ĉiutaga ĵurnalo de Oregono) dum la frua dudeka jarcento, sur monteto kun bela panoramo de Portlando kaj Monto Hud. La Pittock-oj loĝis tie nur kvar jarojn antaŭ ili mortis – li jam havis 80 jarojn tiam, kiam la domkonstruado komencis – kaj poste la domego malplenis dum multaj jaroj. Dum 1964 la Urbo de Portlando aĉetis la domegon por $250.000, kaj dum la lastaj 44 jaroj restaŭris ĝin.
La Muzeoj de Aviado kaj Kosmo en McMinnville posedas la “Spruce Goose” de Howard Hughes, kiu estas la plej granda aviadilo iam konstruita de ligno. Ĝi vere estas grandega. Ankaŭ tie estas multaj aliaj aviadiloj, sed mi ne estas aviadilema homo, kaj plej aviadiloj aspektas al mi same. Mi preferis la kosmomuzeon, kiu posedas multajn aĵojn de la usonaj kaj sovetaj kosmoprogramoj. Mi ankaŭ vidis 3-D IMAX filmon pri la Internacia Kosmostacio, kiu estis tre interesa kaj bona.
Tiam, kiam mi ne vizitis lokojn, mi legis librojn, vidis televidilon, kaj verkis muzikon. Estis tre bona ferio, kiu estas la kialo mi ne volas reiri al mia oficejo, lundon. Sed, estas plibone havas laboron anstataŭ la alternativo. Do, mi supozas ke mi devus reiri…
Pli malfrua redakto: ĈI TIE estas bildoj de miaj veturetoj.
Serengeti
08.07.2008 § Komenti
Mi finfine finis novan pecon de muziko, nomiĝas “Serengeti”. Ĝi alireblas ĈI TIE, ĉe la supro de la ludlisto. Estas nur la dua peco kiun mi verkis ĉi-jare. Anstataŭ viglante (tiel, kiel multe da miaj aliaj pecoj), ĝi estas malrapida kaj sonĝa.
Mi esperas ke miaj aŭskultantoj ĝuos ĝin!
Tago De Sendependeco
04.07.2008 § Komenti
Ĉi tie en Usono, hodiaŭ estas Tago De Sendependeco. Estas la lasta Tago De Sendependeco dum kiu ni ankoraŭ havas la Buŝ administracion, kaj, mi esperas, la lasta Tago De Sendependeco dum kiu la usona registaro estas ankoraŭ malusoneca en penso kaj ago.
Kial mi diras ke la usona registaro estas malusoneca? Ĉar tiam, kiam mi kreskiĝis, mi lernis tion, kio usoneco estas. Kaj ĝi ne estas tio, kion ni spertis dum la lastaj sep jaroj. Usoneco signifas al mi ke ni estimas liberecon kaj respekton por ĉiuj homoj – ne ĵus por usonanoj, sed por ĉiuj transmonde. La Buŝ administracio diras tiujn aĵojn, sed… Agoj parolas plilaŭte ol vortoj.
Sekretaj malliberejoj, torturo, enlanda spionado, sensenca milito (en Irako, ne Afganio* – kaj eble baldaŭ Irano?), malrespekto de la Konstitucio, ktp. Kion dirus la usonanoj de la pasinteco se ili povus vidi la Usonon de hodiaŭ? Ĉu ili kredus ke ĝi ankoraŭ estas la lando de libereco?
Sed, en Usono, la potenco de prezidentaj administracioj ne povas daŭri eterne, sed estas limita al ok jaroj. Kaj tiu estas bonaĵo. Se ni faras eraron, kaj elektas iun malbonan (ekzemple, kiun ni faris), ni ne trudiĝos vivi kun li eterne, sed por nur (relative) mallonga tempo. Kaj la tempo por la Buŝ administracio baldaŭ estos finita. Bone!
Tiel, kiel mi antaŭskribis, mi kredas ke la nova prezidento estus Barack Obama. McCain estas tro simila al Buŝ, kaj mi ne povas imagi la estontan staton de la lando se McCain venkos kaj la polisoj de la Buŝ administracio daŭros. McCain ne estas tiel malbona kiel Buŝ (mi kredas), sed li ankoraŭ estas tro simila.
-----
* La atencoj de 9/11 venis de la Afgania Talibano – mi kredas ke la afgania milito ĝustas. Sed Saddam Hussein neengaĝitis en la atencoj – la milito tie estas sensenca. Jes, Saddam estis malbona viro, sed la mondo plenas kun malbonaj viroj. Ni devas elekti niajn batalojn zorge.