Tago De Sendependeco

04.07.2008 § Komenti

Ĉi tie en Usono, hodiaŭ estas Tago De Sendependeco.  Estas la lasta Tago De Sendependeco dum kiu ni ankoraŭ havas la Buŝ administracion, kaj, mi esperas, la lasta Tago De Sendependeco dum kiu la usona registaro estas ankoraŭ malusoneca en penso kaj ago.

Kial mi diras ke la usona registaro estas malusoneca?  Ĉar tiam, kiam mi kreskiĝis, mi lernis tion, kio usoneco estas.  Kaj ĝi ne estas tio, kion ni spertis dum la lastaj sep jaroj.  Usoneco signifas al mi ke ni estimas liberecon kaj respekton por ĉiuj homoj – ne ĵus por usonanoj, sed por ĉiuj transmonde.  La Buŝ administracio diras tiujn aĵojn, sed…  Agoj parolas plilaŭte ol vortoj.

Sekretaj malliberejoj, torturo, enlanda spionado, sensenca milito (en Irako, ne Afganio* – kaj eble baldaŭ Irano?), malrespekto de la Konstitucio, ktp.  Kion dirus la usonanoj de la pasinteco se ili povus vidi la Usonon de hodiaŭ?  Ĉu ili kredus ke ĝi ankoraŭ estas la lando de libereco?

Sed, en Usono, la potenco de prezidentaj administracioj ne povas daŭri eterne, sed estas limita al ok jaroj.  Kaj tiu estas bonaĵo.  Se ni faras eraron, kaj elektas iun malbonan (ekzemple, kiun ni faris), ni ne trudiĝos vivi kun li eterne, sed por nur (relative) mallonga tempo.  Kaj la tempo por la Buŝ administracio baldaŭ estos finita.  Bone!

Tiel, kiel mi antaŭskribis, mi kredas ke la nova prezidento estus Barack Obama.  McCain estas tro simila al Buŝ, kaj mi ne povas imagi la estontan staton de la lando se McCain venkos kaj la polisoj de la Buŝ administracio daŭros.  McCain ne estas tiel malbona kiel Buŝ (mi kredas), sed li ankoraŭ estas tro simila.

-----

* La atencoj de 9/11 venis de la Afgania Talibano – mi kredas ke la afgania milito ĝustas.  Sed Saddam Hussein neengaĝitis en la atencoj – la milito tie estas sensenca.  Jes, Saddam estis malbona viro, sed la mondo plenas kun malbonaj viroj.  Ni devas elekti niajn batalojn zorge.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Tago De Sendependeco at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: