La Fina Feria Semajnfino

12.07.2008 § Komenti

Nu, ĉi-semajnfino estas la lasta de mia dusemajna somera ferio.  Ŭaaaa!  Mi ne volas reiri al laboro.  Mi tre ŝatas dormi malfrue kaj vekiĝi kun nenio planita.

Do, kion faris mi dum mia ferio?  Nu, kvankam mi ŝatas vekiĝi senplane, mi faris kelkajn veturetojn.  Mi vizitis la “Pittock Mansion” (la “Pittock Domego”), en Portlando, kaj la “Evergreen Aviation And Space Museum” (“Evergreen Muzeoj de Aviado kaj Kosmo”) en McMinnville.  Mi antaŭe ne vizitis iujn ajn lokojn.

La Pittock Mansion estas unu el la plej famaj lokoj en Portlando.  Ĝi estis konstruita de Henry Pittock (kiu fondis la “Daily Oregonian”, la ankoraŭviva ĉiutaga ĵurnalo de Oregono) dum la frua dudeka jarcento, sur monteto kun bela panoramo de Portlando kaj Monto Hud.  La Pittock-oj loĝis tie nur kvar jarojn antaŭ ili mortis – li jam havis 80 jarojn tiam, kiam la domkonstruado komencis – kaj poste la domego malplenis dum multaj jaroj.  Dum 1964 la Urbo de Portlando aĉetis la domegon por $250.000, kaj dum la lastaj 44 jaroj restaŭris ĝin.

La Muzeoj de Aviado kaj Kosmo en McMinnville posedas la “Spruce Goose” de Howard Hughes, kiu estas la plej granda aviadilo iam konstruita de ligno.  Ĝi vere estas grandega.  Ankaŭ tie estas multaj aliaj aviadiloj, sed mi ne estas aviadilema homo, kaj plej aviadiloj aspektas al mi same.  Mi preferis la kosmomuzeon, kiu posedas multajn aĵojn de la usonaj kaj sovetaj kosmoprogramoj.  Mi ankaŭ vidis 3-D IMAX filmon pri la Internacia Kosmostacio, kiu estis tre interesa kaj bona.

Tiam, kiam mi ne vizitis lokojn, mi legis librojn, vidis televidilon, kaj verkis muzikon.  Estis tre bona ferio, kiu estas la kialo mi ne volas reiri al mia oficejo, lundon.  Sed, estas plibone havas laboron anstataŭ la alternativo.  Do, mi supozas ke mi devus reiri…

Pli malfrua redakto: ĈI TIE estas bildoj de miaj veturetoj.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading La Fina Feria Semajnfino at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: