La Transmonda Veturo de Obama
27.07.2008 § Komenti
Kvankam la usona politika kampanja sezono komencis pli frue ĉi-jare, la veraj kampanjaj eventoj estas ankoraŭ estonte. Jes, kampanjaj aferetoj okazas ĉiutage, sed plejparte ili estas negravaj – iu parolo ĉi tie, alia parolo tie, ktp. La vera kampanjo komencos aŭtune. Estas aktuale ankoraŭ preskaŭ neniom kampanjaj televidreklamoj (escepte por la oregona kampanjo de Gordon Smith, kiu estas tro loka por mi plumencii ĉi tie).
Sed, la veturo de Obama al Irako, la mezoriento, kaj Germanio, kiu okazis lastsemajne, estis grava afero kaj montris multan pri la rilatoj inter Usono kaj la cetero de la mondo.
Dum la primara kampanjo, la plej granda homamaso kiu venis vidi parolon de Obama estis ĉi tie, en la Portlanda areo, kaj enhavis 70.000 homojn. Nun, Obama iris al Germanio, kaj kiom homoj venis vidi lin? 200.000. Trioble la plej granda homamaso kiu venis en Usono. Kaj Obama ne estas jam la prezidento – li estas nur kandidato! Se germana politika kandidato vizitus Usonon, kiom da homoj venus vidi lin/ŝin? Ha. Tre malmultaj. Plejparte, ni ne eĉ konus germanajn (aŭ iujn ajn neusonajn) politikajn kandidatojn.
Dum la parolo en Berlino, la televidbildoj montris multe da homoj manflirtante usonajn flagojn. Jon Stewart, de la “Daily Show” ŝercis ke la flagoj ŝajnis esti difektitaj: ili ne estis brulantaj! Kiom ofte ni vidas tion en fremdaj landoj? 🙂
Estas nur ŝerco, sed ĝi ankoraŭ diras ion gravan: multe el la mondo malamas Usonon (tamen, ni jam sciis tion). Sed, la homamaso en Berlino kaŭzas min kredi (aŭ volas kredi) ke la mondo volas ŝati Usonon. Dum la lastaj ok jaroj, ni (nu, nia registaro) simple faris ĝin malfacila.
Mi opinias ke se John McCain venkos, nenio ŝanĝiĝos for de la polisoj de la Buŝ administracio, kaj multe el la mondo ankoraŭ malamos Usonon. Sed, se Obama venkos… nu, ankoraŭ multe da homoj malamos Usonon, sed mi kredas ke ni povos ripari niajn rilatojn kun multaj aliaj. Obama ne ŝajnas kredi ke Usono estas la nura lando (aŭ la nura grava lando) en la mondo, kaj ŝajnas voli labori kun aliaj registaroj kaj popoloj por la avantaĝo de ĉiuj.
Respondi