Kaj Nun, Miaj Pensoj Pri Palin
30.08.2008 § 2 komentoj
Hieraŭ, post la fino de la Kongreso de la Demokrata Partio, John McCain anoncis ke sia kunkandidato estos Sarah Palin.
Por ĉiuj miaj eksterlandaj legantoj, antaŭ hieraŭ la plejparto de usonanoj ne konis kiu Sarah Palin estas. Mi mem neniam antaŭe eĉ aŭdis ŝian nomon. Sed, dum la lasta tago, mi legis multe pri ŝi.
Ŝi estas la ŝtatestrino de Alasko, kaj estas forte Respublikano. Ŝi estas kontraŭ aborto (eĉ en la kazo de seksperforto), kontraŭ gejaj rajtoj, volas instrui kreiismon en la publikaj lernejoj, subtenas petroloproduktadon en la Arkta Nacia Faŭna Rifuĝejo (en Alasko), ktp., ktp., ktp.
Ŝia politika sperto estas eta. Ŝi estis la ŝtatestrino dum nur 20 monatoj, kaj antaŭe estis la urbestrino de Wasilla, alaska urbo de nur 5500 homoj. Antaŭ tio, ŝi estis ano de la Wasilla urbokonsilio.
Neniom da tiuj estas grava, ĉar estas klare ke McCain elektis ŝin plejparte ĉar ŝi estas virino, kaj ne pro ŝia sperto en naciaj aŭ internaciaj aferoj (ĉar ŝi havas neniom!). Unu el ŝiaj subtenantoj diris ke ŝi devas havi internacian sperton, ĉar Alasko estas tre proksima al Rusio! Ha. Ĉu tio estas la plej bona kiun ili povas diri?
Mi koncedas ke ŝi faris iom da bonaĵoj kiel ŝtatestrino. Ŝi ŝajne kredas ke politikistoj devas havi fortan etikon, kaj sendis iom da antaŭaj alaskaj politikistoj al malliberejoj pro korupteco. Sed, ŝi mem ankaŭ estas aktuale parto de skandalo en Alasko pri la kontraŭleĝa maldungado de la eksedzo de sia fratino.
Mi opinias, tamen, ke McCain elektis ŝin simple tiel, kiel provo por allogi Hillary subtenantojn for de Obama. Sed, tio estas tre stulta provo. Hillary subtenantoj eble subtenas Hillary parte ĉar ŝi estas virino, sed estas multe da aliaj kialoj ankaŭ – estante virino estas la malplej, kaj la plejstultaj, el ili. Iom da Hillary subtenantoj eble estas sufiĉe stultaj elekti virino nur ĉar ŝi estas virino, sed mi kredas ke la plejparto de Hillary subtenantoj estas pli inteligenta ol tio. Mia respekto por John McCain falas pli malalte ĉiutage.
Kaj… McCain estas tre maljuna. Se li gajnos la vetkuron, kaj poste mortos, ni havos prezidentino kun ne veran sperton! Tiu estus tre malbona. TRE malbona. Ni ne povas riski tion. Ni devos elekti Barack Obama!
Miaj Pensoj Pri Biden
24.08.2008 § Komenti
Post lernante pri Biden, mi opinias ke li estas bonelekto de Obama.
La plejparto de politikaj kandidatoj sur la nacia scenejo estas riĉuloj. Pro tio, mi ofte miras se ili vere komprenas la vivojn de ordinaraj usonanoj. Sed, tio estas ne la kazo kun Biden. Kvankam li estas senatano dum 35 jaroj, li ne loĝas en Vaŝingtono, sed ankoraŭ en Delavaro, kaj ĉiutage navetas per, nek aŭto nek limuzino, sed per trajno. Tiel, kiel normala usonano anstataŭ supraklasulo.
Kaj, laŭ ĉi tiu artikolo (en la angla), lia netvaloro estas nur inter $100 000 kaj $150 000 (usonaj dolaroj) – metante lin forte en la mezklaso. Ĉi tiu netvaloro ankaŭ indikas al mi ke, post 35 jaroj en la senato, li ne faras “malantaŭĉambrajn transakciojn” kiu plejparte metas monon en lia propra poŝo. Publikaj servistoj ne estas pagitaj multe, sed tiom ŝajnas esti riĉaj. Kontraŭe, Biden ŝajne ricevis lian monon honeste.
Lia filo estas soldato, kaj baldaŭ iros al Irako. La aktualaj usonaj militoj estas ne nur abstraktaj konceptoj por li, sed parto de lia aktuala familia ĉiutaga vivo. Mi volus diri ke tio estas ankaŭ la kazo de multaj aliaj politikistoj (kaj Bush kaj Cheney venas al mia menso), sed ĝi estas vere malofta.
Mia nura koncerno estas ke li ŝajne ofte parolas senpense, kaj eble diros aĵojn kiujn la Respublikanoj povas uzi kontraŭ Obama kaj li. Mi esperas ke, nun ke li estas la vicprezidanta kandidato, li zorgos pri kion li diros.
Mi Konjektis Malĝuste
23.08.2008 § Komenti
Obama elektis Joe Biden por lia vicprezidanta kandidato.
Mi ne scias multe pri Biden, do mi devas legi iom hodiaŭ kaj lerni pri li. Mi premisas ke la elekto estas bonaĵo, sed la novaĵoj ne estas tiel “terskuanta” kiel se li elektis Hillary (kiu estis mia konjekto).
Mi ne malfeliĉas ke la elekto ne estis Hillary. Ŝi estas kapabla, sed ŝi ankaŭ estas dividema – kaj Obama scias ke ni bezonas iun kiu povas unuigi nin. Mi ne scias se Biden povas tiel fari, sed mi fidas Obama fari la ĝustan elekton.
Mia Prielekta Konjekto
21.08.2008 § 2 komentoj
Baldaŭ ni havos la Kongreson de la Demokrata Partio. Barack Obama ne jam diris al ni sian elekton por lia vicprezidanta kandidato, kaj ĝi estas la temo de multe da konjektoj. Mi nun havas mian propran konjekton pri lia elekto.
Mia konjekto estas: Hillary Clinton.
Jes, mi scias ke multe da homoj ne volas havi Hillary por la vicprezidanto. Kaj, mi eble malpravas. Sed, mi kredas ke la elekto de Hillary Clinton estus prudenta. Kvankam la du kandidatoj ŝajne ne amas unu la alian, mi opinias ke ili povas superi tiun malfacilaĵon. Mi opinias ke la bazo de la problemo estis pro la primara elekto, sed nun tiu estas enpasinta – kaj en politiko, la pasinto estas la pasinto kaj ne plu gravas. Nur la estonto gravas. Kaj Barack kaj Hillary estas inteligentaj homoj. Barack volas gajni la elekton, kaj Hillary povos ege helpi lin kiel la vicprezidanta kandidato.
Kunkune, post tia anonco, ili dominus la amaskomunikilojn dum longa tempo. McCain, kiu?
Barack ŝajne ne volas esti tiel malnobla kiel la Respublikana Partio povas esti. Mi kredas ke tiu estos debileco dum la venonta kampanjo. Hillary, aliflanke, klare povas esti tiel malnobla kiel iu ajn. Eble pli tiel. Ŝi povas esti “atakhundo” por Barack, lasante lin esti la nobla kandidato, super la malnoblagoj de la endefluila kampanjo.
Se Barack estus pli antaŭe en la opinisondoj, li povus elekti alian. Sed, la konkurso estas tro proksima – nun li bezonas iun, kiu povas “manĝi John McCain tiel, kiel matenmanĝo”. Hillary povas fari tiel.
Ni vidos…
Oregono Sub La Afrikeca Suno
17.08.2008 § Komenti
Nu, malmulte por mi raporti pri la usonaj politikaj kampanjoj, do, anstataŭe mi plendos pri la oregona vetero.
Hieraŭ estis tre varmege por mi. Tre, tre varmege. Estis 98° (F) ekstere, kaj mi kredas ke estis plialte interne (tiel, kiel mi antaŭskribis, mi ne havas klimatizilon, tial mi estas pli sentiva al varmegaj temperaturoj nuntempe ol mi iam estis ĉe miaj antaŭaj domoj). Eĉ kun kelkaj ventumiloj, la varmego estis preskaŭ neeltenebla.
Ĉio en mia domo estis varmega. Iam hieraŭ, por malvarmiĝi, mi duŝiĝis malvarmakve, kaj tiam, kiam mi finiĝis, mi enmane prenis mian mantukon, kaj ĝi sentis tiel, kiel ĝi ĵus venis el la sekigilo.
Mi legis taglibron de iu ankaŭ de la Portlanda areo, kaj li skribis ke la vetero hieraŭ estis multe tiel, kiel Afriko (kaj ke li loĝis Afrike dum kelkaj jaroj, tial li scias pri tio, kion li skribas). Mi kredas lin.
Hodiaŭ estos ankoraŭ varme, sed ne tiel, kiel hieraŭ. Estos 88° (F), kaj estas ankaŭ multe da nuboj. Bone. 88° estas normale ankaŭ varmega por ni, sed hodiaŭ mi opinias ke sentos malvarmete.
McCain Sugestas Ke Obama Estas La Antikristo
09.08.2008 § Komenti
Ĉi tie estas video de la McCain kampanjo en kiu Barack Obama estas portretita tiel, kiel la antikristo.
La antikristo! Ĉu vi povas kredi ĝin? Vere, ĉu ni dezirus kian gvidanton? Mi ne parolas pri Obama – mi parolas pri McCain! Ĉu li havas ne honton?
Kio sekvos? Kulpigoj de sorĉado?
Se mi iam havis iun ajn respekton por John McCain, mi havas ĝin ne plu. Ĉi tia kampanjado estas la plej malalta el la malaltaj. Li provas timigi la plej stultajn kaj superstiĉajn homojn en la lando, kaj tiel montras egan malrespekton al la popoloj de Usono. Ni ne estas sovaĝuloj, loĝante en kavernoj, timante la mallumo! Sed McCain ŝajnas kredi ke ni tiel faras, kaj ke ni timas spiritojn kaj mitojn. Li devas kredi ke ni ne estas teknologia socio, granda potenco en la mondo, kaj socio bazita sur scienco kaj racio.
Mi ege esperas ke li malpravas, kaj ke la popoloj de Usono montros lin novembre ke timigaj superstiĉaj rakontoj de fundamentistaj religioj ne estas la kialoj kiujn ni uzas por elekti niajn gvidantojn.