Oregono Sub La Afrikeca Suno

17.08.2008 § Komenti

Nu, malmulte por mi raporti pri la usonaj politikaj kampanjoj, do, anstataŭe mi plendos pri la oregona vetero.

Hieraŭ estis tre varmege por mi.  Tre, tre varmege.  Estis 98° (F) ekstere, kaj mi kredas ke estis plialte interne (tiel, kiel mi antaŭskribis, mi ne havas klimatizilon, tial mi estas pli sentiva al varmegaj temperaturoj nuntempe ol mi iam estis ĉe miaj antaŭaj domoj).  Eĉ kun kelkaj ventumiloj, la varmego estis preskaŭ neeltenebla.

Ĉio en mia domo estis varmega.  Iam hieraŭ, por malvarmiĝi, mi duŝiĝis malvarmakve, kaj tiam, kiam mi finiĝis, mi enmane prenis mian mantukon, kaj ĝi sentis tiel, kiel ĝi ĵus venis el la sekigilo.

Mi legis taglibron de iu ankaŭ de la Portlanda areo, kaj li skribis ke la vetero hieraŭ estis multe tiel, kiel Afriko (kaj ke li loĝis Afrike dum kelkaj jaroj, tial li scias pri tio, kion li skribas).  Mi kredas lin.

Hodiaŭ estos ankoraŭ varme, sed ne tiel, kiel hieraŭ.  Estos 88° (F), kaj estas ankaŭ multe da nuboj.  Bone.  88° estas normale ankaŭ varmega por ni, sed hodiaŭ mi opinias ke sentos malvarmete.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Oregono Sub La Afrikeca Suno at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: