Mia Prielekta Konjekto

21.08.2008 § 2 komentoj

Baldaŭ ni havos la Kongreson de la Demokrata Partio.  Barack Obama ne jam diris al ni sian elekton por lia vicprezidanta kandidato, kaj ĝi estas la temo de multe da konjektoj.  Mi nun havas mian propran konjekton pri lia elekto.

Mia konjekto estas: Hillary Clinton.

Jes, mi scias ke multe da homoj ne volas havi Hillary por la vicprezidanto.  Kaj, mi eble malpravas.  Sed, mi kredas ke la elekto de Hillary Clinton estus prudenta.  Kvankam la du kandidatoj ŝajne ne amas unu la alian, mi opinias ke ili povas superi tiun malfacilaĵon.  Mi opinias ke la bazo de la problemo estis pro la primara elekto, sed nun tiu estas enpasinta – kaj en politiko, la pasinto estas la pasinto kaj ne plu gravas.   Nur la estonto gravas. Kaj Barack kaj Hillary estas inteligentaj homoj.  Barack volas gajni la elekton, kaj Hillary povos ege helpi lin kiel la vicprezidanta kandidato.

Kunkune, post tia anonco, ili dominus la amaskomunikilojn dum longa tempo.  McCain, kiu?

Barack ŝajne ne volas esti tiel malnobla kiel la Respublikana Partio povas esti.  Mi kredas ke tiu estos debileco dum la venonta kampanjo.  Hillary, aliflanke, klare povas esti tiel malnobla kiel iu ajn.  Eble pli tiel.  Ŝi povas esti “atakhundo” por Barack, lasante lin esti la nobla kandidato, super la malnoblagoj de la endefluila kampanjo.

Se Barack estus pli antaŭe en la opinisondoj, li povus elekti alian.  Sed, la konkurso estas tro proksima – nun li bezonas iun, kiu povas “manĝi John McCain tiel, kiel matenmanĝo”.  Hillary povas fari tiel.

Ni vidos…

§ 2 Responses to Mia Prielekta Konjekto

  • Gina diras:

    Mi konsentas, ke Hillary estas forta kaj bonege helpus Obaman sed sxia esteco povus perdi sendindependajn vocxdonojn. Se Obama sincere volas virinan kandidaton, eble elektos Kathryn Sebelius, estrino de la usona sxtato Kansas kaj filino de la antauxa prezidanta kandidato Alf Landon.

    Ni sciigxos morgaux!

  • Skatĉjo diras:

    Pro Hillary, mi opinias ke Obama ne povas elekti Kathryn Sebelius. Kial? Mi ne volas diri ĝin, sed mi kredas ke li ne povas elekti Kathryn ĈAR ŝi estas virino. Multe da la Hillary subtenantoj ofendiĝos se Obama elektos virinon kiu ne estas Hillary. Estas stulte, kaj ankaŭ maljuste por Kathryn, sed…

    Morgaŭ ni scios… 🙂

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Mia Prielekta Konjekto at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: