Kaj Nun, Miaj Pensoj Pri Palin

30.08.2008 § 2 komentoj

Hieraŭ, post la fino de la Kongreso de la Demokrata Partio, John McCain anoncis ke sia kunkandidato estos Sarah Palin.

Por ĉiuj miaj eksterlandaj legantoj, antaŭ hieraŭ la plejparto de usonanoj ne konis kiu Sarah Palin estas.  Mi mem neniam antaŭe eĉ aŭdis ŝian nomon.  Sed, dum la lasta tago, mi legis multe pri ŝi.

Ŝi estas la ŝtatestrino de Alasko, kaj estas forte Respublikano.  Ŝi estas kontraŭ aborto (eĉ en la kazo de seksperforto), kontraŭ gejaj rajtoj, volas instrui kreiismon en la publikaj lernejoj, subtenas petroloproduktadon en la Arkta Nacia Faŭna Rifuĝejo (en Alasko), ktp., ktp., ktp.

Ŝia politika sperto estas eta.  Ŝi estis la ŝtatestrino dum nur 20 monatoj, kaj antaŭe estis la urbestrino de Wasilla, alaska urbo de nur 5500 homoj.  Antaŭ tio, ŝi estis ano de la Wasilla urbokonsilio.

Neniom da tiuj estas grava, ĉar estas klare ke McCain elektis ŝin plejparte ĉar ŝi estas virino, kaj ne pro ŝia sperto en naciaj aŭ internaciaj aferoj (ĉar ŝi havas neniom!).  Unu el ŝiaj subtenantoj diris ke ŝi devas havi internacian sperton, ĉar Alasko estas tre proksima al Rusio!  Ha.  Ĉu tio estas la plej bona kiun ili povas diri?

Mi koncedas ke ŝi faris iom da bonaĵoj kiel ŝtatestrino.  Ŝi ŝajne kredas ke politikistoj devas havi fortan etikon, kaj sendis iom da antaŭaj alaskaj politikistoj al malliberejoj pro korupteco.  Sed, ŝi mem ankaŭ estas aktuale parto de skandalo en Alasko pri la kontraŭleĝa maldungado de la eksedzo de sia fratino.

Mi opinias, tamen, ke McCain elektis ŝin simple tiel, kiel provo por allogi Hillary subtenantojn for de Obama.  Sed, tio estas tre stulta provo.  Hillary subtenantoj eble subtenas Hillary parte ĉar ŝi estas virino, sed estas multe da aliaj kialoj ankaŭ – estante virino estas la malplej, kaj la plejstultaj, el ili.  Iom da Hillary subtenantoj eble estas sufiĉe stultaj elekti virino nur ĉar ŝi estas virino, sed mi kredas ke la plejparto de Hillary subtenantoj estas pli inteligenta ol tio.  Mia respekto por John McCain falas pli malalte ĉiutage.

Kaj… McCain estas tre maljuna.  Se li gajnos la vetkuron, kaj poste mortos, ni havos prezidentino kun ne veran sperton!  Tiu estus tre malbona.  TRE malbona.  Ni ne povas riski tion.  Ni devos elekti Barack Obama!

§ 2 Responses to Kaj Nun, Miaj Pensoj Pri Palin

  • Gina diras:

    Mi ne estas surprizita, ke McCain selektis dibocigitulon. Gxi estas la metodo de la Respublikana Partio. Tion, kion mi surprizis, tamen, estas la amo pri Palin tiun, kiun havas mia Respublikana familio. Ili ne pensas pri sxiaj extremaj konvinkoj. Ili nur pensas ke sxi estas la plej bona kunkandidato cxar sxi estas Respublikana. Kiel Orwell skribis en Bestofarmo “Dupieduloj malbonaj, kvarpieduloj bonaj,” mia familio kredas “Respublikanano bona, Democratano malbona.” Ili estas kvazau sxafoj.

  • Skatĉjo diras:

    Mi ne konas la vorton “dibocigitulo”, sed mi konjektas ke ĝi signifas ion aĉan. 🙂

    Jes, mi ankaŭ konas multe da homoj kiu ne zorgas pri la veraj politikaj demandoj. Nur pri al kiu partio ĉiu kandidato apartenas. Mi ne komprenas ilin.

    Kvankam, eble ĉi tiu jaro mi voĉdonos pri nur la demokratanoj. Ne veris pasinte. Sed la Respublika Partio kolerigis min dum la lastaj ok jaroj. Ili havis sian oportunon, sed baldaŭ estos la oportuno de la alia flanko.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Kaj Nun, Miaj Pensoj Pri Palin at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: