La Debato (Kaj Kie Estis Palin?)

27.09.2008 § Komenti

Lastanokte, mi vidis la unuan prezidentan debaton inter John McCain kaj Barack Obama.  Kvankam mi volas diri ke McCain malbone malgajnis, vere li ne faris grandajn erarojn.  Sed, Obama ankaŭ faris bone.  Ĉar mi estas demokratano, mi kompreneble sentis ke Obama faris pli bone ol McCain, precipe ĉar la temo de la debato estis pri fremdaj polisoj, kiu estas la forto de McCain (kvankam, ili parolis pri la usona ekonomio dum la unuaj 40 minutoj).  Mi opinias ke la celo de Obama ne estis tiom por gajni, sed nur por ŝajni kompetentan pri la temo.  Mi kredas ke li tiel faris.  Kaj, tiumaniere, li vere gajnis.

Post la debato, dum ĝia analizo, Joe Biden (la kunkandidato de Obama) donis siajn pensojn pri la debato.  Kaj Sarah Palin, la kunkandidato de McCain… ne estis tie!  Kial?  Mi scias.  Ni ĉiuj scias.  Ne sekretas.  Ŝi ne povas esti fidita antaŭ la gazetaro – ĉiu fojo kiam ŝi malfermas sian buŝon, ŝi metas sian piedon forte en ĝi.  Mi aŭskultis parton de intervjuo inter Palin kaj la novaĵistino Katie Couric, kaj ofte Palin estis vere malkomprenebla.  Ŝi diris frazojn kiuj enhavis ne signifojn (mi ne troigas – ili vere ne estis kompreneblaj).

Dum ĉi tiu debato, estis ne multe da “fajraĵoj”, kiujn la gazetaro ŝatas.  Plejparte, ĝi estis iom trankvila.  Fakte, Obama diris kelkfoje ke li akordas kun McCain pri iom temoj.  Mi kredas ke tiu estis eraro, kaj ni povas anticipi ke ni vidos politikajn reklamojn de la McCain kampanjo kiu montros tiujn fojojn.  Sed, ĉiukaze, mi feliĉas pri la debato, kaj nun atendas la sekvan.

Politikoj Kaj Ludoj

25.09.2008 § Komenti

Mi volas skribi pri la venonta elekto, la financaj problemoj de la usona ekonomio (Prezidento Buŝ volas 700 miliardo usonajn dolarojn por ripari la problemojn), kion mi pensas pri la timiga Sarah Palin kaj la suspendado de la McCain kampanjo dum lia reveno al Vaŝingtono, ktp.  Sed… mi ankaŭ ne volas skribi pri tiuj aĵoj.  Estas tro multe da dramo en la mondo dum tiuj tagoj, kaj mi lacas per ĝi.  Vere, nuntempe la usonaj novaĵoj estas tiel, kiel la vidado de fikciaj televidilaj dramoj.  Kiel oni povas ŝanĝi la kanalon?

Mi nur volas diri ĉi tiun: se la Respublikanoj gajnos en la venonta elekto, mi vere kredos ke la usonaj popoloj estas frenezaj.  Post ĉiuj el la damaĝo kiujn ili kaŭzis, se ni elektos ilin denove… Mi ne scios eĉ kion diri!

Ekde mia lasta skribado, mi ludis Sporon pli.  Mi kreskigis la diĝitajn bestojn de unuĉelaj al la triba fazo (kiun mi nun ĵus komencis).  La ludo plaĉas al mi.  Mi ne estas sperta ludanto, kaj preferas simplajn ludojn pli ol malsimplaj, ĉar mi ne volas pensi tro forte pri ludoj; mi pensas sufiĉe forte dum mia labortago.  La ludo ne estas tro simpla, sed anstataŭe estas preskaŭ ĝusta.

Sporo

14.09.2008 § Komenti

Hodiaŭ mi faris ion, kion mi ne ofte faras – mi aĉetis videoludon:  Spore (Sporo), de Electronic Arts (Elektronikaj Artoj).

Lastatempe, mi televidis programon pri frua tervivo, kaj inter la segmentoj ili montris la ludon.  Estas vere ne tiom ludo, kiom simulilo.  Kaj ĝi interesas al mi.  Vi (la ludanto) kunlude kreas unuĉelajn bestojn, kaj evoluigas ilin ĝis ili bestiĝas, pliinteligentiĝas, konstruas urbojn, kaj fine konstruas spacŝipojn kaj foriras de la planedon.

La ludo estis kreita de la samaj homoj kiuj kreis “Sim City”, kaj la ludocelo tre similas: faru kion vi volas (kvankam mi kredas, ke kiam la diĝitaj kreaĵoj foriras de la planedon, la ludo finiĝas).

Mi ludis ĝin dum kelkaj horoj, kaj ĝuis la ludon.  Bedaŭrinde, la programo kolapsis unu fojo, kaj iam haltis momente (kaj post nelonge funkciis denove).  Mia komputilo estas ĵus sufiĉe bona por operacii la programon, kaj eble tio estis la kaŭzo.  Mi esperas ke la kialo estas iu kiel tiu, kaj ne ĉar la programo enhavas cimojn.

Nenio Grava

07.09.2008 § Komenti

Ĉi tiu semajnfino estis trankvila, kvankam mi faris iom aferojn.  Hieraŭ mi iris banken por deponi mian salajroĉekon, kaj poste bazaren por aĉeti iom vestojn.  Ĉe la bazaro, mi aĉetis du pantalonojn kaj kvar ĉemizojn.  Miaj malnovaj vestoj estis iom ĉifonaj, kaj mi bezonis aĉeti novajn dum iom da tempo.  Sed, mi malamas butikumi por vestoj, kaj ĉiam trovis ion pli bona fari anstataŭe.  Finfine, ĉi tiu semajnfino, mi sentis ke mi ne povus atendi plu.

Lastanokte, mi vidis filmon nomita “The Science of Sleep” (La Scienco de Dormo).  Aŭ la filmo estis tre alta laboro de genio, kaj mi estas tro stulta kompreni ĝin, aŭ la filmo estis tute sensenca.  Mi avertas iun ajn kiu volas vidi ĉi tiun filmon: vi perdos naŭdek minutojn el via vivo kiujn vi neniam rericevos, kaj vi bedaŭros ĝin ĉiame.

Mi havas nenion diri pri la prezidenta elekto; nenio ŝajnis okazi dum la lastaj kelkaj tagoj (aŭ, pli verŝajne, aferoj okazis, kiun mi ne vidis).  Mi aŭdis ke McCain estas nun iomete antaŭen – mi esperas ke tiu ŝanĝiĝos baldaŭ.

Hodiaŭ mi faris nenion gravan.  Mi ludis muzikon, legis interrete, vidis televidilon, kaj faris nemulte alian.

Gustav Kaj La NKRP

01.09.2008 § Komenti

Hodiaŭ mi provis vidi la Nacian Kongreson de la Respublika Partio per televidilo, sed ĉiuj el la novaĵoj estis pri la uragano Gustav.  Tiam, kiam ili montris la kongresejon, ĝi estis tre malplena kaj nenio ŝajnis okazi tuttage.  Bush kaj Cheney nuligis iliajn parolojn (kvankam, mi opinias ke eble multe da respublikanoj ne estas tro malfeliĉa pri tio), kaj la plejparto de la ĉeestantoj (televidile) ŝajnis sencela.

Mi ĉagrenas pri la popoloj de Nov-Oleano, kaj esperas ke iu ajn ŝtormkaŭzita damaĝo estas eta, kaj ke ĉiuj estas sekuraj.  Mi ne deziras tian ĝenon por iun ajn.

Kaj mi sentas malbone por la respublikanoj.  La demokratanoj havis ilian kongreson lasta semajno, kaj ĝi estis tre bona.  Kvankam mi estas demokratano, mi ankoraŭ havas koron, kaj deziras ke la respublikanoj ankaŭ havos bonan kongreson.  Ili devus havi sian ŝancon ekspliki siajn ideojn.

Sed… estas partetaĉo el mi kiu ne estas tro malfeliĉa pri la aktuala kongreso.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Septembro, 2008 at Usono.