Gustav Kaj La NKRP
01.09.2008 § Komenti
Hodiaŭ mi provis vidi la Nacian Kongreson de la Respublika Partio per televidilo, sed ĉiuj el la novaĵoj estis pri la uragano Gustav. Tiam, kiam ili montris la kongresejon, ĝi estis tre malplena kaj nenio ŝajnis okazi tuttage. Bush kaj Cheney nuligis iliajn parolojn (kvankam, mi opinias ke eble multe da respublikanoj ne estas tro malfeliĉa pri tio), kaj la plejparto de la ĉeestantoj (televidile) ŝajnis sencela.
Mi ĉagrenas pri la popoloj de Nov-Oleano, kaj esperas ke iu ajn ŝtormkaŭzita damaĝo estas eta, kaj ke ĉiuj estas sekuraj. Mi ne deziras tian ĝenon por iun ajn.
Kaj mi sentas malbone por la respublikanoj. La demokratanoj havis ilian kongreson lasta semajno, kaj ĝi estis tre bona. Kvankam mi estas demokratano, mi ankoraŭ havas koron, kaj deziras ke la respublikanoj ankaŭ havos bonan kongreson. Ili devus havi sian ŝancon ekspliki siajn ideojn.
Sed… estas partetaĉo el mi kiu ne estas tro malfeliĉa pri la aktuala kongreso.
Respondi