Politikoj Kaj Ludoj
25.09.2008 § Komenti
Mi volas skribi pri la venonta elekto, la financaj problemoj de la usona ekonomio (Prezidento Buŝ volas 700 miliardo usonajn dolarojn por ripari la problemojn), kion mi pensas pri la timiga Sarah Palin kaj la suspendado de la McCain kampanjo dum lia reveno al Vaŝingtono, ktp. Sed… mi ankaŭ ne volas skribi pri tiuj aĵoj. Estas tro multe da dramo en la mondo dum tiuj tagoj, kaj mi lacas per ĝi. Vere, nuntempe la usonaj novaĵoj estas tiel, kiel la vidado de fikciaj televidilaj dramoj. Kiel oni povas ŝanĝi la kanalon?
Mi nur volas diri ĉi tiun: se la Respublikanoj gajnos en la venonta elekto, mi vere kredos ke la usonaj popoloj estas frenezaj. Post ĉiuj el la damaĝo kiujn ili kaŭzis, se ni elektos ilin denove… Mi ne scios eĉ kion diri!
Ekde mia lasta skribado, mi ludis Sporon pli. Mi kreskigis la diĝitajn bestojn de unuĉelaj al la triba fazo (kiun mi nun ĵus komencis). La ludo plaĉas al mi. Mi ne estas sperta ludanto, kaj preferas simplajn ludojn pli ol malsimplaj, ĉar mi ne volas pensi tro forte pri ludoj; mi pensas sufiĉe forte dum mia labortago. La ludo ne estas tro simpla, sed anstataŭe estas preskaŭ ĝusta.
Respondi