Mia Balotilo Alvenis

19.10.2008 § 1 komento

Ĉi tie en Oregono, ni voĉdonas nur per poŝto.  Mi kredas ke Oregono estas la nura ŝtato kiu faras tiel (kvankam mi eble malĝustas).  Ĉiukaze, ĉar ni voĉdonas nur per poŝto, kelkaj semajnoj antaŭ la elekto, balotiloj ekaperas en niaj leterkestoj.  Kaj lastan sabaton mi ricevis la mian.  Pro la poŝtelekto, ni ĉiuj povas frue voĉdoni.

Kiun mi elektos?  Kompreneble, mi antaŭskribis pri mia respondo al tiu demando multtempe.  Sed mi skribos pri ĝi denove ĉi tie, ĉar baldaŭ mia elekto neŝanĝeble fariĝos.

John McCain estas vera usona militheroo, patrioto, kaj viro kiu ĉiam laboris por la bonsano de Usono.  Iam li estis viro kun fortaj kredoj; kredoj por kiun li batalis, eĉ kontraŭ la anoj de sia propra partio.  Sed, la bona John McCain, la malnova John McCain, la sendependula John McCain, estas nenie trovita.  Anstataŭe, ni trovas neregula, plendema maljunulo, kiu ŝajne ne scias kiel elektiĝi.  La plej bona kiun li povas diri, por konvinki al mi ke si estas la plej ĝusta elektulo, estas pri kiom malbona estas sia kontraŭkandidato!  Liaj polisoj estas aŭ nekompletaj aŭ tre similaj al la polisoj de Buŝ – ĉiukaze, laŭ mi, ili ne bonas.  Kaj, plejgrave, lia elekto de Sarah Palin kiel sia kunkandidato estas, en du vortoj, malresponsa kaj freneza.

Dum la kampanjoj, dum la debatoj, kaj aparte dum la ekonomia krizo de la lastaj kelkaj semajnoj, Barack Obama estis ĉiam trankvila, sed ankaŭ ĉiam atenta (la nura tempo McCain estas trankvila, li dormas!).  La konsilantoj de Obama estas tre inteligentaj, kaj scias pri kion ili parolas (ekzemple, Warren Buffett).  Mi akordas kun liaj polisoj, kaj kredas ke ili estos pli bona vojo ol la polisoj de McCain.  Mi kredas ke, se iu ajn aŭskultus al la komunuloj, tiu estus Obama.  Li povas pli facile labori kun kaj respublikanoj kaj demokratanoj ol povas multaj aliaj politikistoj.

Multaj aliaj kialoj, ankaŭ, sed mi ne volas skribi tromultan, ĉar mi povas skribi pli kaj pli.  Sed, kial?  Mi ne celas konvinki iun ajn pri io.

Do, morgaŭ mi enpoŝtigos mian balotilon.  Kaj tiam, mi povas forgesi la elekton ĝis la 4a de Novembro.

Ha.

La Mondekonomia Krizo

12.10.2008 § 1 komento

Dum la lastaj du semajnoj, la ekonomia krizo, kiu komenciĝis en Usono, disvastiĝis trans la tuta mondo.  Mi ne volas skribi pri la kaŭzoj de la krizo, ĉar ili estas plene traktitaj aliloke.  Mi nur povas skribi pri la efektoj kiujn mi vidas en ĉiutaga vivo.

Ĝis nun, kvankam mi aŭdis konstante pri la krizo televidile, la precipa efekto kiun mi vidis estis ke la prezo de benzino malaltiĝis.  Antaŭe, la prezo de unu galjono estis preskaŭ $4.00 (usonaj dolaroj), kaj nun ĝi estas ĉirkaŭ $3.00.  Ĉu tiu estas problemo?  Ne por mi, kompreneble.

Mia 401(k) (kiu estas mia pensia fonduso) estas pli malgranda ol antaŭ kelkaj monatoj, sed mi ne povas uzi ĝin ĝis post 13 jaroj de nun.  Mi ne ĉagreniĝas pri ĝi, ĉar ĝi havos abundon da tempo por realtiĝi.  Mi havas iometajn akciojn, kaj ili estas ankaŭ valore pli malgrandaj, sed la plejparto de mia mono estas kontante.  Mi havas kontanton anstataŭ akcioj ĉar mi estas maldiligenta, kaj kvankam mi ofte pripensis la aĉetadon de akcioj, mi ne faris tiel dum kelkaj jaroj.  Do, mia maldiligenteco estas, tiukaze, tre bona.

La banko de unu el miaj kunlaborantoj fiaskis, sed li ne perdis sian monon.  Mia banko estas unu el la plejgrandaj bankoj en la lando, kaj mi ne kredas ke ĝi fiaskos.  Ĉiukaze, la registaro altigis la bankokontan asekuron, tial mi ankaŭ ne ĉagreniĝas pri tio.

Kaj la alia efekto de la krizo estas ke Obama aspektas pli bona ol McCain.  Mi kredas ke, se ne por la krizo, McCain havus ŝancon.  Kun la krizo, la Respublikanoj aspektas tre malbona, kaj mi opinias ke se Obama gajnos (kaj mi kredas ke li faros), estos grandparte pro la krizo.

La Venonta Monato

04.10.2008 § Komenti

La venonta monato estos la fino de la usonaj prezidentaj kampanjoj.  Mi feliĉas raporti ke ŝajnas ke Obama gajnos.  Ĉe 270towin.com estas elekta simulilo, kiu estas bazita sur aktualaj elektaj opinisondoj.  Nuntempe, Obama gajnas 95% el la simuladoj.  Ĉiuj el la elektaj retpaĝoj kiujn mi vizitas diras ke Obama estas tre antaŭa.

Mi vidis la lastan debaton inter Joe Biden kaj Sarah Palin.  Mi anticipis ke Palin malbone malgajnus, sed ŝi ne faris.  Tamen… ĵus ĉar ŝi povas diri memoritajn frazojn ne demonstras al mi ke ŝi povas gvidi la landon.  Kelkfoje ŝi klare ne sciis la respondojn al demandoj, kaj ĉiufoje reiris al siajn memoritajn dirpunktojn (eĉ kiam ili ne rilatis al la demandoj).  Mi pliimpresiĝis pri Biden, kiu klare sciis pri kion li parolis.

Nuntempe, televidile ni vidas multajn kampanjajn reklamojn.  Kvankam ili estis, ĝis nun, ne tro malbonaj, mi opinias ke dum la venonta monato ili ege pli maliciĝos.  Mi legis ĵus hodiaŭ ke la McCain kampanjo “demetos iliajn gantojn” (angla frazo el la sporto de bokso kiu signifas ke estos ne kondutaj limoj).  La McCain kampanjo estas tre malantaŭa, kaj ili probable kredas ke si havas nenion kiun si povas malgajni.  Do, la vidado de televidilo dum la venonta monato ofte malagrablos.  Sed, estos dum nur unu monato, kaj tiam la elekto finiĝos.  Kaj dum januaro, ni povas manflirti adiaŭ al Buŝ.  Nenio malbonas pri tio.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Oktobro, 2008 at Usono.