La Mondekonomia Krizo

12.10.2008 § 1 komento

Dum la lastaj du semajnoj, la ekonomia krizo, kiu komenciĝis en Usono, disvastiĝis trans la tuta mondo.  Mi ne volas skribi pri la kaŭzoj de la krizo, ĉar ili estas plene traktitaj aliloke.  Mi nur povas skribi pri la efektoj kiujn mi vidas en ĉiutaga vivo.

Ĝis nun, kvankam mi aŭdis konstante pri la krizo televidile, la precipa efekto kiun mi vidis estis ke la prezo de benzino malaltiĝis.  Antaŭe, la prezo de unu galjono estis preskaŭ $4.00 (usonaj dolaroj), kaj nun ĝi estas ĉirkaŭ $3.00.  Ĉu tiu estas problemo?  Ne por mi, kompreneble.

Mia 401(k) (kiu estas mia pensia fonduso) estas pli malgranda ol antaŭ kelkaj monatoj, sed mi ne povas uzi ĝin ĝis post 13 jaroj de nun.  Mi ne ĉagreniĝas pri ĝi, ĉar ĝi havos abundon da tempo por realtiĝi.  Mi havas iometajn akciojn, kaj ili estas ankaŭ valore pli malgrandaj, sed la plejparto de mia mono estas kontante.  Mi havas kontanton anstataŭ akcioj ĉar mi estas maldiligenta, kaj kvankam mi ofte pripensis la aĉetadon de akcioj, mi ne faris tiel dum kelkaj jaroj.  Do, mia maldiligenteco estas, tiukaze, tre bona.

La banko de unu el miaj kunlaborantoj fiaskis, sed li ne perdis sian monon.  Mia banko estas unu el la plejgrandaj bankoj en la lando, kaj mi ne kredas ke ĝi fiaskos.  Ĉiukaze, la registaro altigis la bankokontan asekuron, tial mi ankaŭ ne ĉagreniĝas pri tio.

Kaj la alia efekto de la krizo estas ke Obama aspektas pli bona ol McCain.  Mi kredas ke, se ne por la krizo, McCain havus ŝancon.  Kun la krizo, la Respublikanoj aspektas tre malbona, kaj mi opinias ke se Obama gajnos (kaj mi kredas ke li faros), estos grandparte pro la krizo.

§ One Response to La Mondekonomia Krizo

  • Brian diras:

    Sxajnas al mi ke vi estas korekta. McCain havis sxancon kiam li elektis Palin, sed nun sxi perdas sia avantagxon. Sen tio, la Respublikanoj ne aspektas bona. Nun la konomia falas, kaj ili aspektas pli malbona. Ni vidos, sed mi pensas ke la elekto estas finita por la Respublikanoj.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading La Mondekonomia Krizo at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: