Mia Balotilo Alvenis
19.10.2008 § 1 komento
Ĉi tie en Oregono, ni voĉdonas nur per poŝto. Mi kredas ke Oregono estas la nura ŝtato kiu faras tiel (kvankam mi eble malĝustas). Ĉiukaze, ĉar ni voĉdonas nur per poŝto, kelkaj semajnoj antaŭ la elekto, balotiloj ekaperas en niaj leterkestoj. Kaj lastan sabaton mi ricevis la mian. Pro la poŝtelekto, ni ĉiuj povas frue voĉdoni.
Kiun mi elektos? Kompreneble, mi antaŭskribis pri mia respondo al tiu demando multtempe. Sed mi skribos pri ĝi denove ĉi tie, ĉar baldaŭ mia elekto neŝanĝeble fariĝos.
John McCain estas vera usona militheroo, patrioto, kaj viro kiu ĉiam laboris por la bonsano de Usono. Iam li estis viro kun fortaj kredoj; kredoj por kiun li batalis, eĉ kontraŭ la anoj de sia propra partio. Sed, la bona John McCain, la malnova John McCain, la sendependula John McCain, estas nenie trovita. Anstataŭe, ni trovas neregula, plendema maljunulo, kiu ŝajne ne scias kiel elektiĝi. La plej bona kiun li povas diri, por konvinki al mi ke si estas la plej ĝusta elektulo, estas pri kiom malbona estas sia kontraŭkandidato! Liaj polisoj estas aŭ nekompletaj aŭ tre similaj al la polisoj de Buŝ – ĉiukaze, laŭ mi, ili ne bonas. Kaj, plejgrave, lia elekto de Sarah Palin kiel sia kunkandidato estas, en du vortoj, malresponsa kaj freneza.
Dum la kampanjoj, dum la debatoj, kaj aparte dum la ekonomia krizo de la lastaj kelkaj semajnoj, Barack Obama estis ĉiam trankvila, sed ankaŭ ĉiam atenta (la nura tempo McCain estas trankvila, li dormas!). La konsilantoj de Obama estas tre inteligentaj, kaj scias pri kion ili parolas (ekzemple, Warren Buffett). Mi akordas kun liaj polisoj, kaj kredas ke ili estos pli bona vojo ol la polisoj de McCain. Mi kredas ke, se iu ajn aŭskultus al la komunuloj, tiu estus Obama. Li povas pli facile labori kun kaj respublikanoj kaj demokratanoj ol povas multaj aliaj politikistoj.
Multaj aliaj kialoj, ankaŭ, sed mi ne volas skribi tromultan, ĉar mi povas skribi pli kaj pli. Sed, kial? Mi ne celas konvinki iun ajn pri io.
Do, morgaŭ mi enpoŝtigos mian balotilon. Kaj tiam, mi povas forgesi la elekton ĝis la 4a de Novembro.
Ha.
vocxdoni per posxto? Cxu ne estas risko de falsigo ?
Cxu la civitanoj cxeestas kie alvenas la kovertoj kaj kie oni malfermas kaj kalkulas ilin ? ktp.