Pli Primanaj Novaĵoj
28.11.2008 § 2 komentoj
La problemo kun mia mano daŭras, sed ĝi nun estas multe malpli ol antaŭe. Lastan mardon mi iris, ne al la fizika terapiisto, sed al la kuracisto (mi devas viziti ŝin almenaŭ unufoje ĉiumonate dum la terapia periodo). Ŝi diris al mi ke mi povas aĉeti ĉedoman tiradomaŝinon de ili. Mia asekuro pagos 80% el la kosto, kaj ĝi kostos al mi nur $80-100 (usonaj dolaroj), kiun mi povas facile elporti la koston de. Ŝi alportis unu, kaj instruis min kiel uzi ĝin, kaj tiam mi provis fari tiel. Ĝi estas facile uzi, kaj mi povas regi la forton de la tirado. En la kuracejo, mi uzis la maŝinon dum dek kvin minutoj, kun forta tirado. Estis bone.
Mi ne jam havas la maŝinon, ĉar la kuracisto bezonas preskripton de mia primara kuracisto antaŭ mi povas aĉeti ĝin. Ni anticipas ke sekvan ĵaŭdon mi povos preni unu hejmen. Tiam, kiam mi havas ĝin, la kuracisto volas ke mi uzos ĝin dum kvin tagoj ĉiusemajne. Mi antaŭĝojas pri tiam, ĉar la maŝino vere faras mian manon senti plibone.
Kial mi volas aĉeti tian maŝinon? Mia kuracisto diris al mi ke mia problemo estas pro eta degenereco en mia spino (jes, mi maljuniĝas). La problemo ne foriros – ĝi nur trankviliĝos. Tial, tiam, kiam la problemo revenos, mi havos la maŝinon por helpi min. Mi ne feliĉas pri maljuniĝado, sed mi feliĉas ke la problemo ne sensolvas.
Mia Mano Eksaniĝas
23.11.2008 § Komenti
Lastan ĵaŭdon, mia kutima fizika terapiisto estis mem malsana, kaj mi havis alian terapiiston. La lastaj kelkaj semajnoj, la terapiisto igis min uzi tiradon (mi kuŝas sur tablo, kaj mia kapo estas metita en maŝino kiu tiras mian kapon, tiam maltenas ĝin, tiam tiras ĝin denove, dum dek al dudek minutoj). Mia kutima terapiisto igis la maŝinon ne tiri tre forte. Kaj la problemo kun mia mano ne ŝanĝiĝis. La nova terapiisto, tamen, igis la maŝinon tiri multe pli forte.
La sensentetado de mia mano ankoraŭ estas problemo, sed ekde lasta ĵaŭdo la sensenteto estas iom malpli. Iam, dum ĉi tiu semajnfino, miaj fingroj sentis preskaŭ normalaj (sed, bedaŭrinde, nur dum tempeto – tamen, mi kredas ke tio estas bona aŭguro). Mi preskaŭ neniam sentas la manpiketadon tiel, kiel antaŭ du semajnoj. Tiam la piketado en mia mano estis iam tre malbona, kaj mi forte ne ŝatis ĝin. Nun, ĝi okazas nur iomete, kaj pli malofte.
Ankaŭ, tajpado estas pli facila. Ĝi estas ankoraŭ ne tiel facila, kiel antaŭe, sed mi povas fari ĝin dum pli longa tempo ol lasta semajno. Ankoraŭ ne plentage, tamen. Mi feliĉas ke la sekva semajno estas nur tri tagoj longe.
Mi kredas ke mia plisaniĝado estas pro la pli forta tirado ĉe la terapiejo. Mi volas ke mia kutima (kaj resaniĝita) terapiisto uzos la pli forta tirado dum mia sekva vizito. Mi opinias ke tiu funkcias.
Mandoloro
17.11.2008 § 4 komentoj
Tiel, kiel mi antaŭskribis, mi iel dolorigis mian kolon, sed anstataŭ ĝi dolorante min, la fingroj de mia dekstra mano sensentetas. Mi ankoraŭ povas senti kun ili, sed ili ne sentas ĝuste. Ofte, mia mano forte piketadas, sed nur se mi tenas mian brakon apartmaniere.
La kuracistoj ŝajne ne scias la kialon. Mi ne spertis akcidenton. Mi ne faliĝis, aŭ trafis ion. Mi nur sidis ĉe mia skribtablo, ĉe mia oficejo, tiam, kiam mi sentis mian fingrojn eksensentiĝi. Ĉiusemajne (ĵaŭde), mi nuntempe iras al la fizika terapiisto, kaj li provas kelkajn aĵojn. Ĝis nun… neniom el ili funkciis bone.
Ĉi tiu afero kaŭzas ke mi ne povas facile tajpi. Dum kelkaj semajnoj mi evitis tajpadon, sed baldaŭ mi ne eblos – baldaŭ (dum la venonta semajno) la nova projekto ĉe mia oficejo komencos, kaj tiam mi devos tajpi.
Kompreneble, mi tajpis ĉi tiun. Sed… ne facile.
La Elekto Finiĝis Bone
08.11.2008 § 4 komentoj
Nu, tiel, kiel la mondo nun scias, la usona elekto finiĝis lastan mardon, kaj la Demokrata Partio gajnis ege.
Mi ne povas esprimi kiom mi feliĉas pri la rezulto. Mi mem preskaŭ ne povas kredi ĝin. Baldaŭ (dum la venonta januaro) ni povas meti la hontindan Buŝ administracion malantaŭ ni, kaj nun povas antaŭĝoji pri la alveno de iu, kiu povas vere gvidi. Post ok longaj jaroj, la usonaj popoloj finfine faris la ĝustan elekton.
Mi subtenis Obama ekde mi unue aŭdis ke li kandidatiĝus. Kvankam mi respektas Hillary, mi kredis ke ŝi estis tro dividema, kaj mi (aŭ ni) laciĝis pro la dividemaj politikoj dum la lastaj 16 jaroj. Obama neniam montris al mi ke li estis dividema, sed, alimane, li montris al mi ke li estas unuiĝema. Tio estas bezonata.
Antaŭ Obama estos malfacilaj laboroj. Nia ekonomio katastrofas. Multaj el la mondo ne ŝatas nin (kaj mi ne kulpas ilin – mia lando ne agis respektinde ekde la komenco de tiu jarcento). Nia lando estas ankoraŭ dividita. Iam, Usono estis “brila urbo sur monteto”, sed niaj lumoj mallumiĝis sub Buŝ. Se iu ajn povos rebriligi nin, mi opinias ke Obama povos. Sed, mi ankaŭ kredas ke li ne povas fari ĝin sole. Ĉiuj devos subteni liajn penojn, kaj helpi lin por sukcesi, ĉar tiam, kiam li sukcesos, ni ĉiuj sukcesos ankaŭ. Kaj mi ne parolas nur pri usonanoj.
Mi kredas ke Obama ne nur estos bona por Usono, sed ankaŭ bona por la mondo. Nun ni povas gvidi (per bona ekzemplo) anstataŭ tirani per minaco de milito. Sed, morgaŭ estas ne hodiaŭ, kaj ni nun nur prenas niajn unuajn paŝojn por rekuniĝi kun la mondo.
Du Tagoj Pli
02.11.2008 § 1 komento
La elektotago estas nur du tagoj for de nun. Mi feliĉas raporti ke ŝajnas ke Obama estos nia sekva prezidento. Li antaŭas en ĉiuj el la opinisondoj, kaj la plejparto el la novaĵistoj prognozas ke li venkos. Kompreneble, io ajn povas okazi, kaj li ankoraŭ povas malvenki, sed la ŝanco de tiu okazonte ŝajnas eta.
Mi deziras ke la elekto finiĝos, kaj ke ni scios kiun estos la venkulo. Sed, du tagoj ne multas. Mi povas atendi.
Mi ne povis skribi multan lastatempe. Mi doloris mian dorson\kolon (kvankam mi ne scias kiel). Nervo en mia kolo estas iritita, kaj ĝi kaŭzas kelkajn el miaj fingroj (en mia dekstra mano) sensenti. Pro tio, estas malfacile tajpi. Mi iris al la kuracistoj, kaj unue ili pensis ke mi havis Karpan Tunelan Sindromon. Iom da la simptomoj similas al KTS, sed aliaj ne estas. Finfine, ili trovis la problemon en mia dorso kaj kolo, kaj ne en mia pojno. Nuntempe estas ne tiel malbone kiel antaŭ, sed estas ankoraŭ malkomforte. La kuracisto diris al mi meti glacion sur la problemaj areoj, kaj mi ĉiutage faras tiel. Li ankaŭ diris al mi ke li mem iam havis la saman problemon, kaj ĝi daŭris naŭ monatoj! Ne! Mi esperas ke mi pliboniĝos en malpli ol naŭ monatoj! Mi volas ke la problemo forirus nun!