Du Tagoj Pli

02.11.2008 § 1 komento

La elektotago estas nur du tagoj for de nun.  Mi feliĉas raporti ke ŝajnas ke Obama estos nia sekva prezidento.  Li antaŭas en ĉiuj el la opinisondoj, kaj la plejparto el la novaĵistoj prognozas ke li venkos.  Kompreneble, io ajn povas okazi, kaj li ankoraŭ povas malvenki, sed la ŝanco de tiu okazonte ŝajnas eta.

Mi deziras ke la elekto finiĝos, kaj ke ni scios kiun estos la venkulo.  Sed, du tagoj ne multas.  Mi povas atendi.

Mi ne povis skribi multan lastatempe.  Mi doloris mian dorson\kolon (kvankam mi ne scias kiel).  Nervo en mia kolo estas iritita, kaj ĝi kaŭzas kelkajn el miaj fingroj (en mia dekstra mano) sensenti.  Pro tio, estas malfacile tajpi.  Mi iris al la kuracistoj, kaj unue ili pensis ke mi havis Karpan Tunelan Sindromon.  Iom da la simptomoj similas al KTS, sed aliaj ne estas.  Finfine, ili trovis la problemon en mia dorso kaj kolo, kaj ne en mia pojno.  Nuntempe estas ne tiel malbone kiel antaŭ, sed estas ankoraŭ malkomforte.  La kuracisto diris al mi meti glacion sur la problemaj areoj, kaj mi ĉiutage faras tiel.  Li ankaŭ diris al mi ke li mem iam havis la saman problemon, kaj ĝi daŭris naŭ monatoj!  Ne!  Mi esperas ke mi pliboniĝos en malpli ol naŭ monatoj!  Mi volas ke la problemo forirus nun!

§ One Response to Du Tagoj Pli

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Du Tagoj Pli at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: