La Elekto Finiĝis Bone

08.11.2008 § 4 komentoj

Nu, tiel, kiel la mondo nun scias, la usona elekto finiĝis lastan mardon, kaj la Demokrata Partio gajnis ege.

Mi ne povas esprimi kiom mi feliĉas pri la rezulto.  Mi mem preskaŭ ne povas kredi ĝin.  Baldaŭ (dum la venonta januaro) ni povas meti la hontindan Buŝ administracion malantaŭ ni, kaj nun povas antaŭĝoji pri la alveno de iu, kiu povas vere gvidi.  Post ok longaj jaroj, la usonaj popoloj finfine faris la ĝustan elekton.

Mi subtenis Obama ekde mi unue aŭdis ke li kandidatiĝus.  Kvankam mi respektas Hillary, mi kredis ke ŝi estis tro dividema, kaj mi (aŭ ni) laciĝis pro la dividemaj politikoj dum la lastaj 16 jaroj.  Obama neniam montris al mi ke li estis dividema, sed, alimane, li montris al mi ke li estas unuiĝema.  Tio estas bezonata.

Antaŭ Obama estos malfacilaj laboroj.  Nia ekonomio katastrofas.  Multaj el la mondo ne ŝatas nin (kaj mi ne kulpas ilin – mia lando ne agis respektinde ekde la komenco de tiu jarcento).  Nia lando estas ankoraŭ dividita.  Iam, Usono estis “brila urbo sur monteto”, sed niaj lumoj mallumiĝis sub Buŝ.  Se iu ajn povos rebriligi nin, mi opinias ke Obama povos.  Sed, mi ankaŭ kredas ke li ne povas fari ĝin sole.  Ĉiuj devos subteni liajn penojn, kaj helpi lin por sukcesi, ĉar tiam, kiam li sukcesos, ni ĉiuj sukcesos ankaŭ.  Kaj mi ne parolas nur pri usonanoj.

Mi kredas ke Obama ne nur estos bona por Usono, sed ankaŭ bona por la mondo.  Nun ni povas gvidi (per bona ekzemplo) anstataŭ tirani per minaco de milito.  Sed, morgaŭ estas ne hodiaŭ, kaj ni nun nur prenas niajn unuajn paŝojn por rekuniĝi kun la mondo.

§ 4 Responses to La Elekto Finiĝis Bone

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading La Elekto Finiĝis Bone at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: