Mandoloro

17.11.2008 § 4 komentoj

Tiel, kiel mi antaŭskribis, mi iel dolorigis mian kolon, sed anstataŭ ĝi dolorante min, la fingroj de mia dekstra mano sensentetas.  Mi ankoraŭ povas senti kun ili, sed ili ne sentas ĝuste.  Ofte, mia mano forte piketadas, sed nur se mi tenas mian brakon apartmaniere.

La kuracistoj ŝajne ne scias la kialon.  Mi ne spertis akcidenton.  Mi ne faliĝis, aŭ trafis ion.  Mi nur sidis ĉe mia skribtablo, ĉe mia oficejo, tiam, kiam mi sentis mian fingrojn eksensentiĝi.  Ĉiusemajne (ĵaŭde), mi nuntempe iras al la fizika terapiisto, kaj li provas kelkajn aĵojn.  Ĝis nun… neniom el ili funkciis bone.

Ĉi tiu afero kaŭzas ke mi ne povas facile tajpi.  Dum kelkaj semajnoj mi evitis tajpadon, sed baldaŭ mi ne eblos – baldaŭ (dum la venonta semajno) la nova projekto ĉe mia oficejo komencos, kaj tiam mi devos tajpi.

Kompreneble, mi tajpis ĉi tiun.  Sed… ne facile.

§ 4 Responses to Mandoloro

  • becxjo diras:

    Mi tutkore esperas, ke tio ne estas serioza problemo sed nur pasanta afero.

  • Skatĉjo diras:

    Dankon. Mi ankaŭ esperas tiel.

  • Toño diras:

    Ĉu eble pro troa tajpado? Ekzistas ja tia sindromo.
    Resaniĝu!

  • Skatĉjo diras:

    Dankon, Toño, por viaj bondeziroj.

    Jes, unue ni pensis ke la problemo estis Karpa Tunelo Sindromo, sed ni trovis ke ĝi ne estas. Ŝajne, estas problemo kun mia kolo anstataŭ mia brako. Tamen, ni ne scias la kialon.

    Ĝis nun, mi havas la problemon ekde antaŭ unu monato. La fizika terapisto diris al mi ke li mem havis la saman problemon antaŭe – kaj ĝi daŭris (por li) naŭ monatoj!

    Mi forte esperas ke mia problemo ne daŭros tiom tempo.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Mandoloro at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: