Mia Mano Eksaniĝas

23.11.2008 § Komenti

Lastan ĵaŭdon, mia kutima fizika terapiisto estis mem malsana, kaj mi havis alian terapiiston.  La lastaj kelkaj semajnoj, la terapiisto igis min uzi tiradon (mi kuŝas sur tablo, kaj mia kapo estas metita en maŝino kiu tiras mian kapon, tiam maltenas ĝin, tiam tiras ĝin denove, dum dek al dudek minutoj).  Mia kutima terapiisto igis la maŝinon ne tiri tre forte.  Kaj la problemo kun mia mano ne ŝanĝiĝis.  La nova terapiisto, tamen, igis la maŝinon tiri multe pli forte.

La sensentetado de mia mano ankoraŭ estas problemo, sed ekde lasta ĵaŭdo la sensenteto estas iom malpli.  Iam, dum ĉi tiu semajnfino, miaj fingroj sentis preskaŭ normalaj (sed, bedaŭrinde, nur dum tempeto – tamen, mi kredas ke tio estas bona aŭguro).  Mi preskaŭ neniam sentas la manpiketadon tiel, kiel antaŭ du semajnoj.  Tiam la piketado en mia mano estis iam tre malbona, kaj mi forte ne ŝatis ĝin.  Nun, ĝi okazas nur iomete, kaj pli malofte.

Ankaŭ, tajpado estas pli facila.  Ĝi estas ankoraŭ ne tiel facila, kiel antaŭe, sed mi povas fari ĝin dum pli longa tempo ol lasta semajno.  Ankoraŭ ne plentage, tamen.  Mi feliĉas ke la sekva semajno estas nur tri tagoj longe.

Mi kredas ke mia plisaniĝado estas pro la pli forta tirado ĉe la terapiejo.  Mi volas ke mia kutima (kaj resaniĝita) terapiisto uzos la pli forta tirado dum mia sekva vizito.  Mi opinias ke tiu funkcias.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Mia Mano Eksaniĝas at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: