Senneĝado

29.12.2008 § Lasi komenton

La neĝo foriris per la pluvo, kaj estas nun preskaŭ neniom sur la tero.  Finfine mi povis veturi al aliaj lokoj.  Mi iris al la vendejo, kaj aĉetis manĝaĵon.  Post tiam, kiam mi prenis la manĝaĵon hejmen, mi iris al la bazaro por vidi se ili havis iujn ajn postkristnaskajn vendojn.  Pro la senneĝado, kaj ĉar estis dimanĉo, la bazaro estis plene da homoj, kaj estis iom freneza.

Mi neniam havis ĉelan telefonon (ĉar mi ankoraŭ loĝas en 1980), sed mi decidis ke estas finfine tempo.  Do, mi aĉetis simplan ĉelan telefonon – po $40 (usonaj dolaroj) monate por 600 minutoj.  Mi malofte telefonas iun ajn, tial mi anticipas ke la plejparto de la minutoj ĉiumonate perdos.  Precipe, mi volis la telefonon por ke mi povas preni ĝin en mia aŭto (en la okazo ke mia aŭto rompiĝis).  Sed, mi ne volas kaj ĉelan telefonon kaj ankaŭ terlinian telefonon, do, hodiaŭ mi nuligos la terlinian.  Estas strange por mi porti telefonon enpoŝe, kaj mi devos kutimigi min al ĝi.  Mi kredas ke unue mi probable forgesos porti ĝin kelkfoje.

Ĉe la bazaro mi ankaŭ serĉis por la “Wii” videoludo.  La Wii havas multe da programoj rilate al ekzerco, kaj mi bezonas komenci ekzercadon.  Sed, miaj DVDoj estas enuigaj – mi volas ion pli amuzan.  La Wii ne estas tro multekosta, kaj mi opinias ke ĝi estus amuza maniero ekzerci.  Mi ankaŭ iam ŝatus ludi videoludojn, kvankam mi ne estas vera videoludanto.  Sed, la Wii estas tre populara, kaj mi ne trovis ĝin ie ajn.  Hodiaŭ mi kredas ke mi telefonos kelkajn vendejojn kaj provos trovi unu, ie.

Libereco Morgaŭ

27.12.2008 § Lasi komenton

Pluvis, tiam, kiam mi vekiĝis ĉi-matene, sed la glacio sur mia strato ne degelas ĝis ĉirkaŭ tri horoj ptm (eĉ tiam, estis multe da glacio en la strato, sed mi opiniis ke mi eble povus veturi trans ĝi).  Mi konsideris eldomiradon tiam, sed mi kredis ke la vendejo (kien mi plej bezonas iri) estus tre okupata – mi ne estas la nura homo kaptiĝis de la ŝtormo.  Mi decidis ke morgaŭ matene mi vekiĝos pli frue ol kutime, kaj tiam mi iros al la vendejo.  Mi esperas ke ĉiuj estos en iliaj preĝejoj, aŭ ankoraŭ enlitaj, kaj tiam la vendejo ne estos tro okupata.  Ĉi-nokte, la temperaturo ne iĝos sub frostado, kaj tiam, kiam mi vekiĝos frue, la strato sendanĝeros.

Finfine, la neĝo foriris, kaj mi feliĉegas.  Hodiaŭ estis la dek kvara tago ekde unue mi ŝlosiĝis endome pro la neĝo.  Estas pli ol sufiĉe.  Mi lacas de muzikverkado (mi komencis kelkajn pecojn de muziko, sed mi ne ŝatas iujn ajn el ili), mi enuiĝas de la televidilo, ktp.  Mi pretas iri ekstere kaj manĝi ĉe restoracio, aĉeti ion ĉe vendejo, kaj ne revenas hejmen dum multaj horoj, kaj tiam portante novan manĝaĵon internen.

Denove Kristnasko Venis Kaj Foriris

26.12.2008 § Lasi komenton

Tiel, kiel mi anticipis, mi ne povis iri al la domo de mia frato por kristnaska tagmanĝo.  Anstataŭe, mi restis ĉi tien, sole.

Mi bedaŭras ke ĉi tiu jaro estas, por mi, iom senkristnaska.  Ĉar mi ne povis foriri pro la neĝo, mi ne vidis kristnaskaĵojn en la vendejoj, aŭ kristnaskajn domlumojn.  Mi ne dekoris mian domon, aŭ starigis kristnaskarbon (plejparte ĉar mi havas du katojn, kaj kristnaskaĵoj kaj katoj ne miksiĝus).  Ĉar mi ne sentis kristnaskan etoson, mi ne vidis iujn ajn kristnaskajn televidajn programojn.  Estis tute senkristnaske.  Estas bone, tamen – estos aliaj Kristnaskoj estonte.

Hodiaŭ mi aŭdis veterprognoziston diri ke nia ŝtormo estis la plej malbona neĝoŝtormo (por ni) ekde 1950!  Mi povas kredi tion.  Mi antaŭe vidis niveloj de neĝo pli grandaj ol la aktuala, sed neniam dum la multaj jaroj mi loĝis en, kaj ĉirkaŭ, la Portlanda areo – nur en aliaj urboj, kaj nur dum mi estis infano.

Mi feliĉos kiam mi povos foriri tempete.  Eble mi butikumos, aŭ iri al la biblioteko.  Mi certe bezonos aĉeti manĝaĵon – mi havas longan liston de aĵoj kiujn mi baldaŭ eluzos.  Ĉiukaze, la temperaturo estas nun supre de frostado, kaj la neĝo malrapide degelas.  Eble mia Tago de Libereco estos morgaŭ!  Aŭ eble dimanĉon; mi ne scias.  Mi nur scias ke la stato de nia neĝo pliboniĝas dum ĝi degelas.

Bonan Kristnaskon al Ĉiuj

24.12.2008 § Lasi komenton

Mi bondeziras al ĉiuj sekuran, pacan, kaj feliĉan feston!  Se vi ne festus Kristnaskon, mi bondezirus al vi same, escepte de la parto pri la festo.

Hodiaŭ mi promenis al la vendejo denove, kaj aĉetis panon, lakton, kaj  frostitan hakbovaĵon. Eble tio ne ŝajnas esti tiom, sed por porti tiom du kilometrojn – ĝi pezas sufiĉe.  Bona novaĵo, tamen: la temperaturo altiĝis preter la nivelo de frostado, kaj pluvetis kelkfoje dum la tago.  La neĝo ekdegelas, kaj la temperaturo daŭre pli altiĝos dum la sekvaj kelkaj tagoj.  Ĉi-semajnfinon, la temperaturo estas prognozita atingi 47F/8C, kiu rapide degelos la neĝon.  Mi volas eldomiri, ĉar mi ne faris tiel dum preskaŭ du semajnoj (escepte de la du promenoj al la vendejo), sed nuntempe mi ankoraŭ ne povas.

Mia frato invitis al mi por festi Kristnaskon kun si kaj sia koramikino, sed, ĉar Kristnasko estas ĵus morgaŭ, mi scias ke la neĝo ne foriros bontempe.  Do, mi supozas ke mi pasigos Kristnaskon kun nur miaj du katoj, kaj la degelanta neĝo.

Daŭre Daŭras La Daŭranta Neĝo

23.12.2008 § 2 Komentoj

Lastan vendredon, mi promenis al la vendejo por aĉeti iom da manĝaĵo.  La vendejo estas ĉirkaŭ du kilometroj for, kaj la vojaĝo prenis al mi ĉirkaŭ unu horo.  Estas kutime ke mi veturigas aŭte, sed, pro la neĝo, mia aŭto ne veturas bone.  Kaj, pro la neĝo, la promenado ne estis facila ja, kiu estas la kialo ke la vojaĝo prenis tiom da tempon.

Mi tre feliĉas pro mia vendreda vizito al la vendejo.  Sabaton, tiam, kiam mi vekiĝis, mi vidis aliajn tri colojn da neĝo ekstere, kaj la neĝo daŭre venis kaj venis kaj venis… Ĝi neniam ĉesis tuttage.  Ĉe la fino de la tago, ni havis duonan metron da neĝo.  Duona metro da neĝo estas pli ol la kvantoj de la lastaj dek jaroj, kunsumite.  Tamen, mi nun ekas eluziĝi iom da aĵoj (lakto, pano, ktp.).  Estas nur limita kvanto da tio, kion mi povas porti unufoje, do mi devos promeni la du kilometrojn (kaj malantaŭen) tra la neĝo al la vendejo denove, baldaŭ.  La veterprognozistoj diras ke la temperaturo ne ŝanĝiĝos multe ĝis la semajnfino, kaj mi bezonos iomaĵojn antaŭ tiam.

Tiel finiĝas la ĉiutaga portlanda veterraporto.  Almenaŭ, dum hodiaŭ.

La Neĝfalado Daŭras

20.12.2008 § Lasi komenton

Tiel, kiel mi anticipis, mi laboris de hejmo dum la tuta semajno.  La malvarmo kaj neĝo daŭris ĉiutage, kaj mi ne povis veturi ien ajn.  Nun, mi komencas mian ĉiujarfinan dusemajnan ferion, kaj ne bezonas reiri al mia kontoro ĝis januaro.  Mi esperas ke tiam mi povos reiri, ĉar mi preferas labori ĉe mia kontoro.  Mi loĝas sole, kaj se mi ne povus iri ien ajn, kaj paroli kun homoj, mi ekfrenezus.  La telefono estas povra substituo.

Kion mi planas dum mia ferio?  Vere, nur iometo.  Pro la vetero, kaj ĉar mi ne povas iri ien ajn, mi povas fari nur tion, kion mi povas fari endome.  Tio signifas televidadon, muzikverkadon, kaj legadon (kaj, kompreneble, Esperantan skribadon).  Mi ne verkis novan muzikon ekde lasta printempo, kaj ŝatus fari tiel.  Nuntempe, mi havas tempon.

Ĉi-nokte, unu el miaj kunlaborantoj havos kristnaskan feston ĉe sia hejmo, kaj mi volis iri.  Sed… mi bedaŭras ke la neĝo faros tion neebla.

Ĉu mi menciis ke mi ne ŝatas neĝon?  🙂

Tro Malvarme!

15.12.2008 § 3 Komentoj

Hodiaŭ la suno brilis, kaj estis nur kelkaj nuboj en la ĉielo.  Sed, kvankam la suno brilis, ĝi ne varmigis nin.  La neĝo de hieraŭ ankoraŭ restis, kaj la stratoj tuttage kovriĝis glacie.

Mi ne povis veturi ien ajn, tial mi laboris de hejmo.  Mi bonŝance laboras kun komputiloj, kaj komputiloj permesas al mi konekti de hejmo, interrete, rekte al la reto de mia kompanio, kaj per tiu reto al mia propra komputilo en mia propra kontoro.  Ne surprizante, mia tuta teamo laboris de iliaj hejmoj, ankaŭ, per komputilo, retpoŝto, kaj telefono.  Mi anticipas ke ni laboros tiel dum la tuta semajno.

Estas tro malvarme.  Aktuale, estas 25F/-4C ekstere!  Kaj, pro la vento, sentiĝas pli, pli malvarme ol tio!  Vere doloras al mi promeni ekstere dum pli ol kelkaj minutoj – mi sentas tiel, kvazaŭ miaj fingroj kaj vizaĝo estas frostitaj.  Pro la malvarmo, la neĝo kaj glacio ne iros ien ajn – ĝi restos por saluti al mi morgaŭ, kiam mi laboros de hejmo denove pro ĝi.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Decembro, 2008 at Usono.