La Tirado Funkcias Bone
07.12.2008 § Komenti
Lastan ĵaŭdon, mi ricevis la tiradomaŝinon, kaj prenis ĝin hejmen. Mi uzis ĝin ĉe la kuracejo, kaj tial ne uzis ĝin denove ĵaŭdon. Vendredon, mi ne havis tempon uzi ĝin, sed sabaton mi fine provis uzi ĝin hejme. Mi ne havis ian ajn ĝenon. Tiel, kiel mi antaŭskribis, la maŝinon estas tre facile uzi. Mia nura problemo estas ke estas facile dormeti dum la tiraduzado, kaj estas grava ke mi ne faras tion. Mi devas uzi ĝin dum nur dek minutoj, ĉiufoje.
Ekde mi unue uzis la maŝinon (antaŭ kelkaj semajnoj) kun forta tirado, mia mano pliboniĝis ege. Ekzemple, hodiaŭ mia mano sentas tute normala. Sed, se mi rigardas supren, tiam la problemo rapide revenas tempete. La maŝino ne riparos tion, pro la eta degenereco en mia kolspino – la maŝino ne riparos la degenerecon, sed nur povas forigi la simptomojn – la degenereco (kiu estas nur eta, sed ankoraŭ sufiĉe granda igi problemojn) estos konstanta.
Kial mia kolspino havas degenerecon? Ni ne scias. Probable ĉar mi ne ekzercas multe, kaj ĉar mi ne estas ankoraŭ junulo. Mi ne povas fari ion pri mia maljuniĝado, sed mi povas fari ion pri mia neekzercado. Mi opinias ke baldaŭ (post la forigo de la simptomoj) mi ekzercos pli ofte ol antaŭe. Mi devas! Alie, pli problemoj tiel, kiel kun mia mano aperos. Mi ne volas tion!
Respondi