Neĝos Morgaŭ
13.12.2008 § Komenti
Ĉi tie en la Portlanda areo, neĝas tre malofte (kutime unu aŭ eble du fojoj ĉiuvintre – kaj iujare ni ricevas ne neĝon tute). Nu, morgaŭ estos la unua fojo ĉijare. La veterprognozistoj diras ke ni havos 2 – 6 colojn. La prognozo estas nur por morgaŭ, sed estos tre malvarme dum la sekvonta semajno (tial, la neĝo ne foriros dume).
Ĉiujare, mi skribas pri mia malŝato de neĝo. Vere, mi ŝatas rigardi neĝon (tra la fenestro), sed se mi bezonas iri eksteren, aŭ veturi ien ajn en ĝi, tiam mia neĝoŝato foriras tuje. Mi plejŝatas tiam, kiam la neĝo terfalas, sed ne restas dum pli ol tempeto.
Alinovaĵe, mi daŭras uzi mian tiradomaŝinon, kaj pro tio mia mano ankoraŭ sentas normala. Tre bone. Mi feliĉas ke la problemo estis tiom facila solvi. Kompreneble, ĝi ne vere solviĝis (t.e., la problemo neniam plene foriros), sed samas de praktika starpunkto.
Respondi