La Neĝo Alvenis
14.12.2008 § 1 komento
Ĉi-matene, kiam mi vekiĝis, ni havis iom neĝon sur la tero. Ekde tiam, ni ricevis pli, kaj nun havas proksimume unu colon. Sed la neĝo ankoraŭ daŭras terfali, kaj la neĝeroj estas multaj kaj grandaj. Baldaŭ ni havos du colojn, poste tri, ktp.
Mi konsentas ke la neĝo belas, kaj aspektas pli bona ol la kutima griza vintra ĉielo kaj kota tero de ĉi tiu jartempo. Sed, se mi volus veturi ien ajn hodiaŭ, mi ne povus. Mia aŭto ne veturas bone en neĝo, kaj estas plibone ke mi restas hejme. Morgaŭ mi probable devos labori ĉe hejmo.
Nu, ĉi tiu afiŝo estas tro simila al la aliaj afiŝoj de la antaŭa jaro (kaj de la jaro antaŭ tiu). Mi malŝatis neĝo tiam, kaj malŝatas neĝo hodiaŭ, kaj probable malŝatos ĝin dum la venontaj jaroj ankaŭ.
Sed, ĝi ja belas.
Eble ekzistas unu universala leĝo pri neĝo: “ĝi estas mirinda se vi ne devas labori aŭ fari ion gravan”